Jugoslava Popola Armeo

La Jugoslava Popola Armeo (JNA) (serbe Југословенска народна армија, Jugoslovenska narodna armija mallongigita ЈНА) estas armitaj fortoj de Socialisma Federacia Respubliko Jugoslavio (SFRJ), kiu ekzistis inter 1946 kaj 1992.

Jugoslava Popola Armeo
Југословенска народна армија
emblemo
armitaj fortoj Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1-a de marto 1945 vd
Fino 20-a de majo 1992 vd
Antaŭe Royal Yugoslav Army vd
Lando(j) Socialisma federacia respubliko Jugoslavio vd
Sidejo Beogrado
vdr

Ekipaĵoj

redakti

Danke al neŭtrala doktrino, JNA povis uzi militajn ekipaĵojn el Usono, Francio, Sovetunio ktp. En 1950-aj jaroj JNA aĉetis usonan ĉasaviadilon F-86 kaj tankon M47 Patton, kaj en 1980-aj jaroj aĉetis francajn helikopterojn Aerospatiale SA 330 Puma.

JNA ankaŭ uzis jugoslavajn ekipaĵojn kiel Soko J-21 Jastreb kaj Soko G-2 Galeb, M-84 tankojn.

Dissolvo

redakti

En 1990, post la 14-a kongreso de Ligo de Komunistoj de Jugoslavio, konflikto inter Serbio kaj aliaj respublikoj rapidiĝis procezon de dissolvo. La 20-an de majo JNA dissolviĝis kaj integriĝis en militfortojn de Federacia Respubliko Jugoslavio.