Jean-Louis Texier

franca esperantisto

Jean-Louis Texier - n. en 1932, m. en 2009 - estis franca esperantisto. Li esperantiĝis en 1947 kiel 15-jarulo en skolta medio kun Pol Denis[1]. En juna aĝo, inter la jaroj 1949 kaj 1956 li estis regula kunlaboranto de la esperanta kabaredo Tri koboldoj de Raymond Schwartz en Montmartre, fama arta kvartalo de Parizo. Sekve, multajn jardekojn li aktivis kiel estrarano de Unuiĝo Franca por Esperanto, la franca landa asocio de UEA, interalie de 1979 ĝis 1985 kiel prezidanto.[1] Inter la jaroj 1986 kaj 1989 li membris en la estraro de UEA, kaj en la oficperiodoj 1989-1992 kaj 1992-1995 estis membro de la komitato de Universala Esperanto-Asocio.

Jean-Louis Texier
Persona informo
Naskiĝo 1932
Morto 2009
Lingvoj Esperanto
Nacieco franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Esperantistiĝis en 1947
vdr

En 2009, la jaro de lia morto, en la renoma francia lingvoinstrua eldonejo Assimil ankoraŭ aperis la franclingva libro l'Espéranto de poche [2], de li kaj Renée Triolle tradukita el la, en la kulture najbara Germanlingvio ĉi-teme aparte populara, lingvogvidilo Esperanto - Wort für Wort [3] de Klaus Dahmann kaj Thomas Pusch.

Antaŭe:Prezidanto de la Unuiĝo Franca por EsperantoPoste:
Hervé Gonin19791985Renée Triolle