József Eötvös
Barono József EÖTVÖS [jOĵef otvoŝ], hungare Eötvös József (naskiĝis en Buda, la 3-an de septembro 1813; mortis en Pest (urbo), la 2-an de februaro 1871) estis hungara verkisto kaj politikisto.
József Eötvös | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 3-an de septembro 1813 en Buda | ||||
Morto | 2-an de februaro 1871 (57-jaraĝa) en Peŝto | ||||
Lingvoj | hungara • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstra imperio Hungario vd | ||||
Partio | Deák Party (en) Address Party (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Ignác Eötvös (en) vd | ||||
Edz(in)o | Ágnes Rosty (en) (1842–) vd | ||||
Infanoj | Loránd Eötvös vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiLi frekventis gimnazion kaj universitaton en Pest kaj li iĝis advokato. En 1836 li vizitis Germanion, Svislandon, Nederlando, Francion kaj Anglion. En 1838 li verkis romanon „Karthausi”, sed li ankaŭ politikadis. Li estis grava figuro de la tiutempa Hungarujo. En 1848 li estis ano de la unua hungara kabineto, kiel ministro pri edukado kaj religio. Lia politiko estis kompromisema, tial li forlasis Hungarion kaj li revenis en 1853, kie li estis elektita parlamentano en 1861. En 1867 li denove estis ministro pri edukado kaj religio. Li defendis la judojn kaj aliajn minoritatojn.
Li estis prezidanto de Societo Kisfaludy inter 1861-1867. Li estas patro de fizikisto Loránd Eötvös. Li estis entombigita en Ercsi.
En Esperanto aperis
redakti- en Hungara Antologio, 1983: fragmento el "La vilaĝa notario"
Fontoj
redakti- Hungara Vikipedio