János B. Nagy
János B. Nagy [jAnoŝ bE nadj], hungare B. Nagy János, Esperante Johano B. Nagy estis hungara operokantisto (tenoro).
János B. Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de julio 1940 en Pocsaj |
Morto | 22-an de decembro 2007 (67-jaraĝa) |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
János B. Nagy naskiĝis la 9-an de julio 1940 en Pocsaj - mortis la 22-an de decembro 2007 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiJános B. Nagy frekventis muzikan mezlernejon en Budapeŝto. Li komencis sian kantistan karieron en koruso en 1963. Inter 1967-1971 li aliĝis al fama dancista trupo, kie li same kantis. Li debutis en Budapeŝta Ŝtata Operejo en 1971. Ekde 1980 li apartenis ankaŭ al operejo de Duisburg-Düsseldorf, krome li gastroladis en gravaj operejoj de Eŭropo. Li kantis ankaŭ oratoriojn. Li ricevis premion Kossuth en 2007, krome ankaŭ aliajn premiojn.
Lia repertuaro (elekto)
redakti- Giuseppe Verdi: La Forto de la Destino – Alvaro; Traviata - Germont Alfred; Aida - Radames
- Giacomo Puccini: Manon Lescaut - Des Grieŭ Tosca - Cavaradossi; Turandot - Kalaf
- Georges Bizet: Carmen - Don José