Insulo de la Testudo
La insulo de la Testudo (france Île de la Tortue) estas insulo en la Atlantiko. Ĝi estas 37 km longa kaj 7 km larĝa kun areo de 180 km². La insulo situas nordokcidente de Haitio al kiu ĝi apartenas. Dum la 17a jarcento estis rifuĝejo por piratoj kiu agadis sur la maro Karibo.[1] Donis ĝian nomon Kristoforo Kolumbo, kiu observis en sia unua alamerika vojaĝo ke unu el ties montoj similas al la formo de testudo. Formas parton de tektonika ŝildo diferenca de tiu de la insulo Hispaniolo. Ĝi estas montara insulo kun centra montarĉeno, serio de teracoj orientintaj norden, sabla grundo kaj kun ŝlimo en la marborda zono kaj argileca en plej altaj zonoj, kiu atingas 450 m. La suda marbordo havas plaĝojn kaj elstarajn rifojn.
Insulo de la Testudo | ||
---|---|---|
insulo [+] | ||
Akvejo | Kariba maro | |
Insularo | Grandaj Antiloj | |
Supermara alteco | 459 m [+] | |
Koordinatoj | 20° 2′ N, 72° 47′ U (mapo)20.039722222222-72.79Koordinatoj: 20° 2′ N, 72° 47′ U (mapo) | |
Ĉefa loko | Les Palmistes | |
Plej alta punkto | Morne Monde | |
- alteco | 459 m | |
Longo | 37,4 km (23 mi) | |
Larĝo | 6,7 km (4 mi) | |
Akvokolektejo | 180 km² (18 000 ha) [+] | |
Areo | 180 km² (18 000 ha) [+] | |
Loĝantaro | 25 936 [+] | |
Insulo de la Testudo | ||
Vikimedia Komunejo: Île de la Tortue [+] | ||
Referencoj
redakti- ↑ Method of Securing the Ports and Populations of All the Coasts of the Indies (1694). Alirita 2013-08-30 .