György Kévés
György Kévés [djordj kEvEŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kévés György estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto.
György Kévés | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de marto 1935 en Ősi |
Morto | 9-an de marto 2024 (88-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1959) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
György Kévés[1] naskiĝis la 20-an de marto 1935 en Ősi, li mortis la 9-an de marto 2024.
Biografio
redaktiGyörgy Kévés maturiĝis en Sopron, poste li akiris arkitekturan diplomon en Konstrua kaj Trafika Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1959. Post siaj studoj li laboris en pluraj ŝtataj entreprenoj. Inter 1963–1976 li ankaŭ instruis en la teknikuniversitato, inter 1974–1984 en la majstra kurso. Li projektis ankaŭ private kun sia edzino ekde 1964. Li malfermis propran arkitekturan firmaon en la 1980-aj jaroj. Inter 1981-1983 kaj en 1991 li instruis en Washington University in St. Louis. Li ricevis premiojn inter 1973-2009, el ili elstaras premio Kossuth en 2007.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
redakti- ministeria sidejo (1964–1968, kunarkitekto)
- terasaj domoj (1968)
- lernejoj en Budapeŝto (1972–1973)
- Kulturcentro de Óbuda (1973)
- stratangula loĝdomo kun vendejo en Sopron (1985–1991)
- urbocentro de Józsefváros kun loĝdomoj, oficejoj, subtera kapelo (1994–2006)
Elektitaj publikaĵoj
redakti- Poszt-modern építészet (1981)
- Építészet és Művészet (2001)
Elektitaj ekspozicioj
redaktiFontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2013-11-27 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2009-12-14 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-08-05. Alirita 2020-04-16 .
-
Kulturcentro de Óbuda 1973
-
Domo en Sopron 1985–1991
-
Domo en Budapeŝto
-
Oficejo en Budapeŝto, 1995
-
Oficejo en Józsefváros 1998–1999
-
Loĝkolonio en Józsefváros 2000–2001
-
Loĝkolonio en Józsefváros 2003–2004
-
Loĝkolonio en Józsefváros (2001)