Gutierre de Cetina

Gutierre de Cetina (1520-1557) estis hispana poeto naskiĝinta en Sevilo, ofta vojaĝanto tra la mondo, kaj dum iom da tempo kortegano kaj militisto.

Gutierre de Cetina (ca. 1599).

Lia poezia verkaro konsistas el kvin madrigaloj, 244 sonetoj, 11 kanzonoj, 17 epistoloj kaj 15 diversaj aliaj poemoj. Li precipe prikantis la amon, ne laŭ la platona senco sed kiel sento reala de la propra vivo, sekve li ne idealigis la virinon, sed liaj esprimoj estis ĉiam delikataj, sentemaj, plena de muzikaj resonoj... Aperas en ties versoj certaj rafinitaj influoj de la italo Petrarko, kaj de la hispanoj Ausias March, Boscán kaj Garcilaso, ĉe kies skolo li lernis la lirikarton, sed super tiuj influoj ŝprucis lian originalan stilon kaj kreemon, kiu donis al li grandan prestiĝon.

En 1546 Gutierre de Cetina vojaĝis al Meksiko kun sia onklo, ĝenerala prokuroro, kaj tie mortis dum nokta priama kverelo kontraŭ alia kavaliro, kiam apenaŭ li nur estis 37-jara kaj tiom oni atendis de lia talento.

Eksteraj ligiloj

redakti

Unu el liaj plej belaj madrigaloj, tre konata en la hispana medio, tradukita al Esperanto