Guarenas
Guarenas estas urbego kaj diocezo en norda Venezuelo, en subŝtato Miranda (Venezuelo). Ĝi apartenas al urbaro de Karakaso kaj ĝi kontaktiĝas jam kun Guatire.
Guarenas | |||
---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 1220 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 208 663 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 1 469 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 10° 28′ N, 66° 32′ U (mapo)10.473888888889-66.538333333333Koordinatoj: 10° 28′ N, 66° 32′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 374 m [+] | ||
Areo | 142 km² (14 200 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Guarenas [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- Loĝantaro: 200,417 en 2011
- Supermara alteco: 374 m
- Areo: 142 km²
- Telefonkodo: +58 212
- Poŝtkodo: 1204
- Horzono: UTC -4:30
- 10° 27′ 59″ N 66° 37′ 00″ U / 10.46639 °N, 66.61667 °U (mapo)
Geografio
redaktiGuarenas situas en norda Venezuelo inter marborda ebenaĵo kaj montaro. Guatire troviĝas 9, Petare 22, Santa Teresa del Tuy 27, Baruta 29, Karakaso 33, Cúa 45, Turmero 98, Marakajo 110, Valencio (Venezuelo) 155, Barcelono (Venezuelo) 213, Barquisimeto 299, Coro (Venezuelo) 349, Maturín 385, Bolívar (urbo) 426, Barinas (Barinas) 444, Guayana (urbo) 494, Cabimas 528, Marakajbo 550, San Cristóbal (Venezuelo) 685 km.
Historio
redaktiGuarenas estis establita en 1621 kiel Nuestra Señora de Copacabana de los Guarenas (Nia Sinjorino de Copacabana de Guarenas).
Ekonomio
redaktiGuarenas estas dormourbo de Karakaso. Loke oni okupiĝas pri teksaĵoj, komercadoj.
Klimato
redaktiGuarenas situas en tropika klimato, kie la averaĝa jara temperaturo varias inter 22-32 °C. La varmo estas kutime pli alta en marto kaj aprilo. En ĉiuj monatoj pluvas, sed la pluvo kulminas en aŭgusto, malkulminas en februaro.
Trafiko
redaktiEl Guarenas la plej grava ĉefvojo kuras al Karakaso.
Eksteraj ligiloj
redakti- mapo, distancoj
- [1] Arkivigite je 2014-10-10 per la retarkivo Wayback Machine hispane
- vetero