Gorch Fock (verkisto)
signifa verkisto en la platgermana lingvo
Gorch Fock (prononco [gorh FOK], laŭpasporte Johann Wilhelm Kinau, naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1880 en Hamburgo-Finkenwerder; mortis la 31-an de majo 1916 en aĝo de 35 jaroj en Skagerrak, kiel maristo en la unua mondmilito kadre de la batalo de Jutlando) estas inter la plej signifaj verkistoj en la platgermana lingvo. Li aktivis kiel poeto, verkisto kaj dramaturgo.
Gorch Fock | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Gorch Fock | ||
Naskonomo | Johann Wilhelm Kinau | |
Naskiĝo | 22-an de aŭgusto 1880 en Finkenwerder | |
Morto | 31-an de majo 1916 (35-jaraĝa) en Skagerrak | |
Mortis per | Batalo de Jutlando vd | |
Tombo | Fjällbacka (en) 58° 34′ 33″ Nordo 11° 16′ 29″ Oriento / 58.5757 °N, 11.2746 °O (mapo) vd | |
Lingvoj | platgermana • germana vd | |
Ŝtataneco | Germana Imperiestra Regno vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto verkisto dramaturgo vd | |
Laborkampo | Beletro, prozo, poezio kaj dramo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Krom per liaj verkaĵoj, la nomo nun ankoraŭ konatas aparte pro tri ŝipoj nomataj laŭ li, interalie du imponaj tri-mastaj lernejaj ŝipoj, el kiuj la pli juna eĉ jam havas propran esperantlingvan artikolon - la barko Gorch Fock de 1958.
Eksteraj ligiloj
redakti- Informoj pri Gorch Fock (verkisto) en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)