Giovanni Losi

itala misiisto

Giovanni LOSI (ankaŭ konita kiel Patro Losi) (naskiĝis la 29-an de novembro 1838 en Caselle Landi, mortis la 27-an de decembro 1882 en El Obeid) estis itala komboniano, misiisto aktiva en Sudano.

Giovanni Losi
Persona informo
Giovanni Losi
Naskiĝo 29-an de novembro 1838 (1838-11-29)
en Caselle Landi
Morto 27-an de decembro 1882 (1882-12-27) (44-jaraĝa)
en El Obeid
Mortis per Skorbuto Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj italalatina • Nobiin vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo padre Losi vd
Okupo misiisto (1872–)
katolika sacerdoto (1862–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj kateĥismo ❦
vortaro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li publikigis, kun patro Luigi Bonomi, la unuan kateĥismon kaj vortaron en la nobiina lingvo, ĝis tiu momento nekonata en Eŭropo.

Li naskiĝis en 1838, li estis baptita en la sama tago en la paroka preĝejo de la vilaĝo kaj li eniris la episkopan seminarion de Piaĉenco. Li estis ordinita pastro en 1862.[1]

Dek jarojn poste, en 1872, li foriris kun Daniele Comboni al Sudano la sekvan jaron. Li iĝis la persona konfesanto de patro Comboni.

Li malsaniĝis je skorbuto kaj mortis la 27-an de decembro 1882 en la aĝo de 44 jaroj.[2] Li estis entombigita en El-Obeid, sed lia tombo estis profanita fare de fundamentistoj kiam la Mahdistoj konkeris la regionon en 1889.[3]

Lia urbo dediĉis straton al li.

Bibliografio

redakti
  • Giuseppe Bonfanti, Caselle del Po - Caselle Landi, un paese sul Po, Caselle Landi, Amministrazione comunale di Caselle Landi, 1995.
  • Enciclopedia Treccani online

Referencoj

redakti
  1. Giuseppe Bonfanti, Caselle del Po - Caselle Landi, un paese sul Po, 2a ed, Comune di Caselle Landi, 1998, pag. 334
  2. In Pace Christi - Giovanni Losi
  3. Giuseppe Bonfanti, Caselle del Po - Caselle Landi, un paese sul Po, 2a ed, Comune di Caselle Landi, 1998, pag. 336

Eksteraj ligiloj

redakti