Giovanni Domenico Cassini

Giovanni Domenico CASSINI [ĝovani domeniko kasini] (naskiĝis en Perinaldo la 8-an de junio 1625, mortis en Parizo la 14-an de septembro 1712) estis itala matematikisto, astronomo, inĝeniero, kuracisto kaj vivosciencisto. Li estis profesoro pri astronomio ĉe la Universitato de Bolonjo kaj, en 1671, iĝis estro de la Observatorio de Parizo.

Giovanni Domenico Cassini
Persona informo
Giovanni Domenico Cassini
Naskiĝo 8-an de junio 1625 (1625-06-08)
en Perinaldo,  Ĝenova Respubliko
Morto 14-an de septembro 1712 (1712-09-14) (87-jaraĝa)
en Parizo,  Reĝlando Francio
Tombo Église Saint-Jacques-du-Haut-Pas (en) Traduki 48° 50′ 37″ Nordo 2° 20′ 29″ Oriento / 48.8436 °N, 2.3414 °O / 48.8436; 2.3414 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Castle of Fillerval vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Panzano Observatory (en) Traduki (1648–)
Universitato de Bolonjo (1644–)
Chiesa del Gesù e dei Santi Ambrogio e Andrea (en) Traduki (–1644) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Giovanni Domenico Cassini
Familio
Dinastio Cassini vd
Edz(in)o Geneviève de Laistre (en) Traduki (1674–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Jacques Cassini (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj César-François Cassini de Thury (en) Traduki (nepo)
Jean-Dominique, comte de Cassini (en) Traduki (pranepo)
Henri Cassini (en) Traduki (prapranepo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo selenographer (en) Traduki
inĝeniero
astrologo
astronomo
surveyor (en) Traduki
matematikisto
biologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Astronomio Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilisto Giovan Battista Riccioli • Francesco Maria Grimaldi vd
Verkado
Verkoj Malpleno de Cassini ❦
ovalo de Cassini ❦
Cassini's laws ❦
Cassini's identity vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Cassini estis naskita en Perinaldo proksime de San Remo Italio. Li komencis sian karieron kiel astrologo sed baldaŭ laciĝis pri astrologio kaj aliĝis al la racia aliro, kiu karakterizis la pensrevolucion en scienco dum la Renesanco.

Al lia merito estas faritaj kelkaj malkovroj en la sunsistemo. Li mezuris la distancon al Marso kaj tiel estis la unua, kiu mezuris la distancon al planedo kaj krome eblas dedukti la distancon de la Tero al la suno laŭ la 3-a Leĝo de Kepler. Li esploris la planedon Jupitero kaj malkovris la grandan ruĝan makulon, kaj malkovris la spacon nomatan laŭ li en la ringoj de Saturno. Al lia kredito ankaŭ estas la malkovro de kvar satelitojn de Saturno: Japeto (1671), Reo (1672), Diono kaj Tetiso (1684), kiuj li nomigis.

Dum sia tuta vivo, Cassini laboris pri topografia mapo de Francio per triangulado. Sian laboron daŭrigis sia filo kaj nepo, kiuj fine kompletigis la zorgeman laboron, en 1789 aŭ 1793 - Tiutempe la verko estis traktata kiel artaĵo kaj la mapo estis publikigita kiel "Carte de Cassini" (Cassini-mapo).

Estas Cassini-kratero kaj sur la Luno kaj Marso kiuj ricevis lian nomon.

En 1997, NASA lanĉis kosmoŝipon por studi Saturnon kaj ĝiajn lunojn, nomitajn Cassini, nomitan laŭ li.

Vidu ankaŭ

redakti