Fritz Jensen
Fritz JENSEN (ĉine: Yǎn Fěidé 严斐德; naskiĝinta Friedrich Albert Jerusalem la 26-an de decembro 1903 en Prago[1], mortinta la 11-an de aprilo 1955 estis aŭstra kuracisto, verkisto kaj komunisto. Patrino lia estis la verkistino kaj feministino Else Jerusalem.
Fritz Jensen | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Friedrich Albert Jerusalem | |
Naskiĝo | 26-an de decembro 1903 en Prago | |
Morto | 11-an de aprilo 1955 (51-jaraĝa) en Borneo | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | |
Familio | ||
Patro | Alfred Jerusalem (en) vd | |
Patrino | Else Jerusalem (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vivo
redaktiOriginante el liberala juda fabrikestra familio li frekventis (post transloĝiĝo Vienon en 1913) la gimnazion de la piaristoj. Post relegacio pro malbona konduto li plue lernantis ĉe Maroltiner Gymnasium (ĝis trapaso de la abiturienta ekzameno en 1923). Poste li studis medicinon troviĝante en progresemaj intelektulaj rondoj (Felonen, kiel ekz. Elias Canetti, Karl Kraus k.a.) kaj konatiĝante kun la laborista movado. Post doktoriĝo en 1929 li ekmembris ĉe Komunista Partio de Aŭstrio fondonte la agitpropan grupon Stoßbrigade. En 1930 li iĝis ano ĉe la maldekstra porverkista ligo Bund der proletarisch-revolutionären Schriftsteller Österreichs. Samjare li deĵoris en Kaselo; en 1931 li fariĝis asitanta kuracisto en la kliniko de Lainz (Hietzing). Edzigis lin en 1933 la germana verkistino Ruth Domino, sed post mallonga tempo venis divorco.
Dum manifestaciego kontraŭ Aŭstrofaŝismo en februaro 1934 li establis sukuristan servon en Vieno por flegi vunditajn socialistojn; tre minacatajn batalantojn li transportis persone motocikle al Ĉeĥoslovakujo. Post aresto en julio 1934, Jerusalem venis en la internigejon de Wöllersdorf kie li gvidadis batalsportajn kaj studadajn rondojn. Post malliberiĝo en aprilo 1935 li ekpraktikis en Vieno; dum la Hispana Enlanda Milito li batalis kiel ĉefkuracisto de la 13-a Internacia Brigado kaj de la 42-a divizio (ekde aŭgusto 1936).
Tra Francujo kaj Britio fuĝis li en majo 1939 al Respubliko Ĉinio laboronte por la loka Ruĝa Kruco. Finfine li venis en la areojn okupitajn fare de la trupoj de la Komunista Partio de Ĉinio. Dum la Dua japana-ĉina milito li ankaŭ engaĝiĝis lazaretare, kiel poste en la enlanda milito. Li ankaŭ vojaĝis Londonon por trovi kun Rolf Becker kaj aliaj kolegoj apogantojn por siaj projektoj. En 1945 li edziniĝis la ĉinan instrustinon Wang Wu An. En 1948 Jensen revenis Aŭstrujon deĵorante kiel redaktoro por la komunista organo "Volksstimme". Viene kaj Berline aperis lia libro pri la ĉina enlanda milito. En 1953 li tamen reekloĝis en Ĉinujo, de kie li entreprenis vojaĝojn al Koreo kaj Vjetnamio. Ĉi tie li intervjuis en 1954 Ho Chi Minh kaj aŭstrajn militkaptitojn.
En aprilo, estante korespondanto de "Volksstimme" kaj de la SED-organo Neues Deutschland, li volis flugi disde Honkongo al Bandungo por raporti pri konferenco de aziaj kaj afrikaj ŝtatoj. Fluggasto planita estis ankaŭ la ĉina politikisto Zhou Enlai. Post eksplodo de bombo mortis sume 16 personoj el 19, inter ili ankaŭ Jensen. La atencon faris la sekreta polico de Tajvano[2], verŝajne kun scio kaj aprobo de CIA.[3] Entombigis oni Jensen sur la heroa tomb ejo Babaoshan en Pekino.
Verkoj
redakti- China siegt (Wien, Stern 1949; Berlin, Dietz 1950).
- Die Brücke von Berlin nach Peking (Berlin, Kongreß 1951).
- Erlebtes Vietnam (Wien, Stern 1955; Berlin, Dietz 1955; Wien, Buchgemeinde 1955).
- Opfer und Sieger (Berlin, Dietz 1955).
- Hu Tschiau-mu [Hu Qiaomu]: 30 Jahre Geschichte der Kommunistischen Partei Chinas (Berlin, Dietz 1954); tradukis Fritz Jensen.
Literaturo
redakti- Eva Barilich: Fritz Jensen. Arzt an vielen Fronten. Biografische Texte zur Geschichte der Arbeiterbewegung 5; Wien, Globus 1991, ISBN 3853642136.
- Alfred Kantorowicz: Deutsches Tagebuch. München, Kindler 1961.
- "Jensen, Fritz", ĉe: Werner Röder, Herbert A. Strauss (eld.): Biographisches Handbuch der deutschsprachigen Emigration nach 1933. Band 1: Politik, Wirtschaft, Öffentliches Leben. Saur, Munkeno 1980, p. 33
Eksteraj ligiloj
redakti- Informoj pri Fritz Jensen en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Katharina Kniefacz: honorlibro de la viena universitato por viktimoj de la naziismo
- "China marks journalists killed in premier murder plot 50 years ago"
- "Int'l friends not forgotten after victory in anti-Japanese war"[rompita ligilo] (PLA Daily, 26.8.2005)
- Eduard März: "Der große Auftritt mit der Schnur. Eine wenig schmeichelhafte Erinnerung an Elias Canetti" - ĉe: Wiener Zeitung 22.7.2005
Notoj
redakti- ↑ Andreas Mettenleiter: "Selbstzeugnisse, Erinnerungen, Tagebücher und Briefe deutschsprachiger Ärzte. Nachträge und Ergänzungen III (I–Z)." Ĉe: Würzburger medizinhistorische Mitteilungen. Vol. 22, 2003, p. 269–305, konkrete p. 269-270
- ↑ Steve Tsang: Target Zhou Enlai: "The Kashmir Princess Incident of 1955", ĉe: The China Quarterly. N-ro 139, septembro 1994
- ↑ Wendell Minnick: I Was a CIA Agent in India. An Analysis. Eldonejo: Createspace, United States, 2015, ISBN 9781507892404