Formorto
Tiu ĉi artikolo pritraktas la formorton de biologiaj specioj. Pri la uzo de la vorto en la fako lingvistiko devus klarigi ankoraŭ skribinda artikolo pri endanĝerigitaj kaj formortintaj lingvoj. |
La formorto de biologia specio estas la foresto de unu aŭ pluraj kompletaj generacioj de bestoj, plantoj aŭ fungoj de tiu specio en teritorio, en kiu tiu specio antaŭe vivis.
- Laŭ tiu difino la papilio Macroglossum stellatarum, de kiu naskiĝas kaj mortas pluraj generacioj ene de unu jaro, dum ĉiu vintro en Skandinavio formortas, kvankam la specio dum ĉiu somero denove enmigras en la subkontinenton,
- dum la specio ordinara gruo dum la vintroj en Skandinavio ne formortas, sed ĉiuj birdoj de tiu specioj dum la vintro fluge migras suden kaj la samaj birdoj dum la somero revenas.
Konata ekzemplo de tutmonde formortinta besto estas la birdo dido, kiu formortis dum la jaro 1681.
La biologiajn speciojn plej endanĝerigitaj de formorto listigas la libro Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, kiu ĉiun duan jaron estas eldonata de la organizaĵo Internacia Unio por la Konservo de Naturo. La libro ankaŭ grupigas la konservan statuson de ĉiuj biologiaj specioj de la mondo, do kiom proksime aŭ malproksime la specioj estas de formorto.
Ekzemploj
redakti- Formortintaj: Uro, Balia tigro, Kariba monaĥfoko, Karolina konuro, Kaspia tigro, Dodo, Malhela marborda ammodramo, Orienta pumo, Ora bufo, Granda aŭko, Japana marleono, Java tigro, Labradora anaso, Migrokolombo, Ŝomburga cervo, Stelera dugongo, Tilacino, Griza makropo, Okcidenta kurtbuŝa rinocero
- Formortintaj en naturo: kaptivaj individuoj survivas, sed ne estas libere vivantaj, kiel natura populacio. Ekzemploj: Berbera leono, Havaja korvo, Elafuro, Sabrokorna rektkornulo, Sokora turto, Vajominga bufo