Fidel Ramos
Fidel Valdez RAMOS (la 18-a de marto 1928 en Lingayen - la 31-a de julio 2022 en Makatjo) populare konata kiel Eddie Ramos kaj FVR, estis filipina generalo kaj politikisto kiu estis la 12-a prezidento de Filipinoj de 30-a de junio 1992 ĝis la 30-a de junio 1998.
Vivo
redaktiLa patro de Fidel Ramos estis la ministro pri eksteraj rilatoj de Filipinoj kaj la fondinto de la Liberala Partio. Fidel Ramos estis studento ĉe West Point kaj partoprenis la korean militon.
Tra lia kariero li servis en la nacia armeo, atingis la ĉefkomandantecon de la filipinaj armeaj fortoj (AFP), poste estis la ĉefo de la nacia polico. Li apogis Corazón Aquino kaj dum ŝia enoficeja tempo li deĵoris en ŝia kabineto kiel la ministro pri defendo kaj sekretario de nacia sekureco. En 1992, li venkis en la balotkampanjo, venkante Miriam Defensor Santiago.
Ramos gajnis multan simpation en sia lando dum sia prezidanteco ĉar li helpis la restarigon de la ekonomio de la lando.