Etilamonia nitrato

kemia kombinaĵo
Etilamonia nitrato
Kemia strukturo de la
Etilamonia nitrato
3D Kemia strukturo de la
Etilamonia nitrato
Alternativa(j) nomo(j)
Nitrato de etil-amonio
Kemia formulo
(C2H5).NH3.NO3
CAS-numero-kodo 22113-86-6
ChemSpider kodo 4937507
PubChem-kodo 6432248
Fizikaj proprecoj
Aspekto Senkolora likvaĵo
Molmaso 108.0965 g mol−1
Denseco 1261 g/cm3
Fandopunkto 12 °C (54 ; 285 K)
Bolpunkto 240 °C (464 ; 513 K)
Sekurecaj Indikoj
Risko R36 R37 R38
Sekureco S24 S25 S37 S39
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P338, P351
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Etilamonia nitrato, EAN, nitrato de etilamonio(C2H5).NH3.NO3 estas organika amonia salo el nitrata acido, senodora kaj senkolora aŭ iomete flava likvaĵo. Ĉi-kombinaĵo estis unue priskribita en 1914 de Paul Walden (1863-1957) kaj oni kredas ke ĝi estas unu el la unual jonlikvaĵoj sub meditemperaturo.

Sintezo

redakti
  • Etilamonia nitrato estiĝas pere de varma reakcio inter la etila nitrato kaj alkohola solvaĵo de amoniako:

 +   

 +   

Proprecoj

redakti

La etilamonia jono havas tre facile apartigeblajn protonojn kvaredre aranĝitaj ĉirkaŭ la centra nitrogenatomo, kvankvam la NO konfiguracio estas ebena. Malgraŭ la strukturaj diferencoj, EAN dividas multajn proprecojn kun la akvo, samkiel micelaj formiĝoj, hidrokarbonidaj agregaĵoj, negativa entalpio kaj entropio pri gasdissolvado, ktp. Tiel kiel la akvo, EAN povas estigi tridimensiajn ĉenojn da hidrogenaj ligoj.

Nitrato de etilamonio uzatas kiel elektrike konduktiva solvaĵo en elektrokemio kaj kiel proteino-kristaliga agento. Ĝi havas pozitivan efikon sur la rekonstruado de la lizozima denaturiĝo, kies rendimento atingas 90%. La rekonstruagado okazas jene: La etila grupo de la EAN interagas kun la hidrofoba parto de la proteino kaj do ĝi protektas ĝin el intermolekula asociiĝo, dum la elektrike ŝargita parto de la molekulo stabiligas la elektrostatikajn interagojn.

Referencoj

redakti

Literaturo

redakti