Erato

helena diino de liriko kaj ampoezio; unu el la Muzoj
Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

Erato (helene Ἐρατώ, latine Erato)) estas filino de la plej alta dio Zeŭso kaj diino de memoro Mnemozino. Ŝi estas unu el naŭ muzoj, muzo pri ampoezio kaj amkantoj. Ŝi estis konsiderata malkovrintino de la erota poezio kaj danco kaj inventintino de liro. Antaŭ klasika erao, ŝi estis muzo pri lirika poezio, sed tiun "rangon" ŝi "perdis" favore al Eŭterpo. Oni prezentas ŝin belulino portanta liron, en libera vesto kaj kun krono sur la kapo. Kun Arkaso ŝi havis filon Azanon.

Erato
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Patro Zeŭso
Patrino Mnemozino
Gefratoj KlioKaliopoMelpomenoUranioEŭterpoTerpsiĥoroPolimnioTalio
vdr
Erato (Florĝardeno de Kroměříž)

Unu el la plej konataj skulptaĵoj de Erato, la roma kopio de la helena originalo, proksimume el la 3-a jarcento a.K. estas en la Vatikana Muzeo.

Εrato - Simon Vouet

Sugestigo

redakti

Nomiĝas asteroidon 62 Erato.

Eksteraj ligiloj

redakti

Bildigoj pri Erato Arkivigite je 2013-11-09 per la retarkivo Wayback Machine