Distrikto Coburg
Blazono | Mapo |
---|---|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Bavario |
distriktaro: | Supra Frankonio |
administra sidejo: | Coburg |
areo: | 592 km² |
loĝantoj: | 87 103 (fine de decembro 2022) |
Aŭtokodo: | CO |
Municipokodo: | 09473 |
Komunumoj: | 17 |
Administreja adreso: | Lauterer Str. 60 96450 Coburg |
Retejo: | www.landkreis-coburg.de |
Situo ene de Bavario | |
La distrikto Coburg (germane: Landkreis) situas en la nordo de la federacia lando Bavario de Germanio. La eksterdistrikta urbo Coburg estas la administra centro de la distrikto - ĝi tamen mem ne apartenas al la distrikta teritorio, sed estas komplete ĉirkaŭata per ĝi. Sur ties areo de 592 km² fine de decembro 2022 loĝis 87 103 homoj; do meznombre 156 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Bavario la koncerna nombro estas 176, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Coburg estas signita per 13.
Najbaraj distriktoj estas (de oriento laŭ iro de horloĝo) Kronach, Lichtenfels, Bamberg kaj Haßberge, plue la turingiaj distriktoj Hildburghausen kaj Sonneberg). La distrikto Coburg ĉirkaŭas, sed ne inkluzivas la urbon Coburg.