Diklofenako
2-[(2,6-diklorofenilo)amino]benzenoaceta acido | |
CAS-numero 15307-86-5 |
ATC-kodo M01AB05, M02AA15, S01BC03 |
INN | Diklofenako |
Kemia formulo | C14H11Cl2NO2 |
molekula maso | 296.152 |
Diklofenako (Diclofenac) estas unu el plej gravaj nesteroidaj kontraŭinflamaj medikamentoj. Derivaĵo de fenilaceta acido.
Ago farmakologia
redaktiDiklofenako malpliigas la dolorojn de movorganaj malsanoj (kaŭzita de inflamo), ŝveliĝojn, eblan febron, plibonigas la movkapablon. Ĝi efikas per malhelpo de aktivado de la ciklooksigenaza enzimo, tra malhelpo de prostaglandin-sintezo. Ĝi malhelpas ankaŭ agregon de la trombocitoj.
Prostaglandinoj ludas gravan rolon ĉe inflamo, doloro kaj febro.
Ĉe malsanoj reŭmataj la ago kontraŭinflama kaj anesteta de diklofenako asekuras esprimitan mildigon de doloro dum ripozo kaj movado, glaciiĝon de mateno kaj ŝvelo de artikoj. Ankaŭ la farto funkcia pliboniĝas.
Dum postetraŭmaj kaj postoperaciaj inflamoj la diklofenako rapide anestetas ĉe doloroj de ripozo kaj movado, malpligrandigas ŝvelojn kaŭzitajn de inflamo aŭ operacio.
Ekologiaj problemoj
redaktiPro uzado de Diklofenako en la veterinara uzo, Hindio, malpliiĝis nombroj de vulturoj tie ofte je 95% malpli. Ankaŭ en Hispanio oni konsideras ke ties uzado estas unu el ĉefaj kaŭzoj de malpliiĝo de ĉiuj kvar vulturaj specioj kaj de aliaj rabobirdoj.[1]
Medikamentoj
redaktiNotoj
redakti- ↑ "El diclofenaco, una grave amenaza para los buitres", Aves y naturaleza, Madrid, numero 16, 2014, p. 55.