Danakila dezerto
Danakila dezerto estas dezerto en norda Etiopio kaj suda Eritreo (granda parto de ties Suda Ruĝmara distrikto). Ĝi apartenas al la Granda Rifto.
Danakila dezerto | |||
---|---|---|---|
dezerto [+] | |||
Landoj | Etiopio, Eritreo | ||
Koordinatoj | 14° 14′ 30″ N, 40° 18′ 0″ O (mapo)14.241740.3Koordinatoj: 14° 14′ 30″ N, 40° 18′ 0″ O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 136 956 km² (13 695 600 ha) [+] | ||
Areo | 136 956 km² (13 695 600 ha) [+] | ||
Danakila dezerto | |||
Vikimedia Komunejo: Danakil Desert [+] | |||
Ĝi situas en la lando de la Afaroj, la Afara malaltaĵo, kiu estas konata pro la plej altaj temperaturoj surtere. La alteco estas ĝis 100 m sub marnivelo. Speciala parto de la Danakila dezerto estas Dalolo, kratero de eksvulkano fama pro siaj multkoloraj acidaj sulfur-fontoj. 14° 14′ 30″ N 40° 18′ 0″ O / 14.24167 °N, 40.30000 °O (mapo)
La ĉefa industrio estas la minado de salo. Al la bestoj hejmaj en la regiono apartenas la Afrika sovaĝa azeno.
En esperanto-kulturo
redaktiEn la 1960-aj jaroj Danakilan dezerton vizitis la fama esperantisto Tibor Sekelj. Siajn spertojn la verkisto-vojaĝisto priskribis en la novelo «En la Danakila dezerto».[1] Interalie li detale rakontas pri elminigado de salo fare de la afaroj:
|
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Tibor Sekelj. En la Danakila dezerto // Mondo de travivaĵoj. Edistudio, Pizo, 1990. p. 266-273. — ISBN 88-7036-0121
- ↑ Tibor Sekelj. En la Danakila dezerto // Mondo de travivaĵoj. Edistudio, Pizo, 1990. p. 271. esperante — ISBN 88-7036-0121