Tempintervalo
Por mezuri la tempodaŭron oni uzas ĝiajn partojn, intervalojn de diversaj grandoj. Oni nomas ilin ankaŭ tempunuoj. La deveno de tri konataj unuoj de tempo - la jaro, la monato, kaj la tago estas enradikigita el la naturaj cikloj, kiun observis antikvaj popoloj. La septaga semajno ŝajne devenas de sud-okcidenta Azio (t.n. Mezoriento). Verŝajne de la antikvaj loĝantoj de Sumero kaj Babilonio devenas metodo kalkuli tempopartojn per 12-oblaj nombroj: dividi tagon je 24 horoj, horon - je 60 minutoj, minuton - je 60 sekundoj.
Hodiaŭ la sekundo estas ��efunuo por mezuro energiŝanĝojn en atomo kaj ĝi estis adoptita kiel fundamenta tempunuo. Jen la tabulo de la ĉefaj kaj derivitaj, de la sciencaj kaj ĉiutagaj tempunuoj:
- Jaro
- Gregoria Jaro - 365,2425 suntagoj
- Julia Jaro - 365,25 suntagoj
- Tropika Jaro - 365, 2421 suntagoj
- Luna Jaro - 354,36 suntagoj
- Semestro - duono de la jaro
- Trimestro - kvarono de la jaro
- Monato
- Kalendara Monato - 30 suntagoj 10 h 29 m 4 s
- Sinoda Monato - 29,5305 suntagoj
- Semajno - 7 tagoj
- Tago
- Suntago - 24 h 03 m 56,5554 s
- Astra Tago - 23 h 56 m 04,0905 s
- Diurno (= Tagnokto)
- Dekado - 10 suntagoj
- Horo - mallonge h, 60 minutoj aŭ 3600 sekundoj
- Minuto - mallonge m, 60 sekundoj
- Sekundo - mallonge s, fundamenta tempunuo
Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Tempo > Tempintervalo