Czterej pancerni i pies
Czterej pancerni i pies (Kvar tankistoj kaj hundo) estas pola televida serio laŭ scenaro kaj libro de Janusz Przymanowski sub la sama titolo. La serio prezentas historion de soldatoj el la tanko Rudy (La Rufa) kaj de hundo Szarik.
Czterej pancerni i pies | |
---|---|
televida serio | |
Originala titolo | Czterej pancerni i pies |
Originala lingvo | pola lingvo |
Origina lando | Pola Popola Respubliko |
Ĝenro | aventura televida serio |
Reĝisoro | Konrad Nałęcki |
Aktoroj | Franciszek Pieczka • Janusz Gajos • Włodzimierz Press • Pola Raksa • Wiesław Gołas • Roman Wilhelmi • Małgorzata Niemirska • Alexander Belyavsky |
Muziko de | Adam Walaciński |
Amplekso | |
Sezonoj | 3 |
Epizodoj | 21 |
Elsendo | |
Elsendita | 9 maj. 1966 – 6 maj. 1970 |
Eksteraj ligiloj | |
ĉe IMDb | |
Premiero de la serio estis la 9-an de majo 1966. Pro ĝia famo en 70-aj jaroj oni eldonis libron pri aliaj aventuroj de la tankistoj kaj bildserion.
La filmo atingis grandan sukceson kaj pola televido projekciis ĝin multfoje. Ĝi estis ankaŭ konata en Germana Demokratia Respubliko (sub la titolo Vier Panzersoldaten und ein Hund) kaj en Sovetio (Четыре танкиста и собака; oni ofte nomis ĝin Три Поляка, Грузин и собака - Tri poloj, unu kartvelo kaj hundo).