Cynognathus
Cynognathus estas formortinta genro de predantaj reptilioj el frua Triaso. Fosilioj estis trovitaj en Sud-Afriko, Sudameriko, Ĉinio kaj Antarkto.
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: frua triaso | ||||||||||||
![]() Cynognathus
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Cynognathus Seeley, 1895 | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Ĝi formis parton, kiel Thrinaxodon (tri-dentoj), de Cynodontia (hundo-dento) kiuj aperas kiel antaŭuloj de mamuloj.
Cynognathus, ĉirkaŭ 1 metron longa, prezentis aspekton najbaran al tiu de melo, kun pli longa kapo kaj malpli longa vosto. Posedanta fortajn makzelojn kun dentaro de mamuloj, ĝi nutris sin fosante la grundon serĉante malgrandajn bestojn kaj plantojn.