Charles Korvin
usona aktoro
Charles KORVIN estis hungardevena usona aktoro. Charles Korvin naskiĝis, kiel Kárpáthy Korvin Géza la 21-an de novembro 1907 en Hungario, en Pöstyén [poŝtjen] (nuntempa Piešťany en Slovakio) - mortis la 18-an de junio 1998 en Novjorko.
Charles Korvin | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 21-an de novembro 1907 en Piešťany | |
Morto | 18-an de junio 1998 (90-jaraĝa) en Manhatano | |
Lingvoj | angla • hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario Usono vd | |
Alma mater | Universitato de Parizo (–dekjaro de 1920) vd | |
Profesio | ||
Okupo | teatra aktoro televida aktoro filmaktoro vd | |
Aktiva dum | 1943–1975 vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio
redaktiCharles Korvin devenis el hungara nobela familio. Li frekventis lernejojn komence en Hungario (ekzemple en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi), poste en Parizo. En 1940 li migris al Usono. Li komencis sian aktoran karieron en Novjorko sub nomo Geza Korvin. Li ricevis usonan ŝtatanecon en 1957, poste li ekuzis la nomon Charles Korvin. Li ricevis rolojn en Universal Pictures, baldaŭe ankaŭ en diversaj filmejoj.
Liaj roloj (selekto)
redaktiFontoj
redakti- Hungara kaj angla Vikipedioj