Champagne VD
- La mallongigo VD en Champagne VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Champagne. |
Champagne estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 964 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Champagne | |
---|---|
Blazono de Champagne | |
Kapelo de Saint-Maurice, komunumo Champagne | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Vaŭda Nordĵuraso |
Koordinatoj | 46° 49′ 50″ N 6° 39′ 29″ O / 46.83056 °N, 6.65806 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 49′ 50″ N 6° 39′ 29″ O / 46.83056 °N, 6.65806 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 964 |
Areo | 3,92 km² |
Alteco | 457 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1424 |
Komunumkodo | 5553 |
Situa mapo de Champagne | |
Geografio
redaktiLa komunumo Champagne situas sur al suda deklivo de la Ĵurasa Montaro 2 kilometrojn norde de la Lago de Neŭŝatelo kun bela vido al la lago kaj la Svisa Mezlando. La komunumo situas proksimume 30 kilometrojn sudokcidente de Neŭŝatelo kaj 10 kilometrojn nordokcidente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Champagne, Saint-Maurice kaj Le Moulin. [1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,92 km², de kiuj 35,1% estas kovritaj de arbaro, 52,4% servas por agrikulturo kaj 9,9% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Champagne limas en nordo al Tévenon, en oriento al Bonvillars, en sudo al Grandson, en sudokcidento al Fiez, kaj en okcidento al Fontaines-sur-Grandson.
Trafiko
redaktiAl Champagne kondukas konektaj vojoj de Fontaines-sur-Grandson, Bonvillars kaj Grandson. La alveturejo Grandson de la svisa aŭtovojo A5, kiu en sudo pasas tra la komunuma teritorio, situas rekte sudokcidente de la komunuma limo.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Champagne datiĝas el la jaro 885 kiel Campania. Sur la komunuma teritorio estis trovitaj moneraj kaj diversaj objektoj el la romia kaj burgonja epokoj. En la jaro 885 la imperiestro Karolo la Dika koncedis la bienon Champagne al Vogeldis, kiu ĝin siavice en la jaro 888 koncedis al la episkopo de Laŭzano. Champagne apartenis al la Senjorujoj Grandson kaj Montagny-le-Corbe. Sub la berna regado de 1476 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 ĝi apartenis al la ministrejo Bonvillars de la Senjorujo Grandson. Post la revolucio la komunumo apartenis al la Distrikto Grandson, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis atribuita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.
Surbaze de la duflankaj kontraktoj inter la Eŭropa Unio kaj Svislando en la jaro 2002 al la komunumo Champangne estis malpermesita vendi sian vinon kiel Vin de Champagne.[3]
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj signifoj de Champagne
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo Arkivigite je 2013-10-19 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Philippe Heubi: Champagne en Historia Leksikono de Svislando (2003-12-17)
Eksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Champagne – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)