Casarejos
Casarejos [kasaREĥos] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, nordokcidente de la provinco Sorio kaj en la Komarko Pinares (Komarko Pinaroj) en la nordokcidento de la provinco. La loknomo Casarejos estas etimologie komprenebla kiel Domaretoj.
Casarejos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 42148 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 146 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 48′ N, 3° 2′ U (mapo)41.796388888889-3.0325Koordinatoj: 41° 48′ N, 3° 2′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 085 m [+] | ||
Areo | 28 km² (2 800 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Casarejos [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 28,08 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 156 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 340 loĝantojn el la 1960-aj jaroj.
Ĝi distas 54 km de Sorio, provinca ĉefurbo. En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Cañón del Río Lobos, okupanta 156 hektarojn, nome 6 % de la teritorio, la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Sabinares Sierra de Cabrejas, okupanta 21 hektarojn, nome 1 % de la teritorio kaj la Birdoprotekta Areo ZEPA konata kiel Cañón del Río Lobos, okupanta 644 hektarojn, nome 23 % de la teritorio.
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo.