Cahors
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Cahors (stacidomo). |
Cahors [kaor], esperante Kadorso[1] (okcitanlingve Caors [kaˈurs, ˈkɔws, ˈkɔw]) estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Lot kaj en la regiono Sudo-Pireneoj. Ĝi estas la prefektejo de la departemento kaj havas proksimume 23 000 loĝantojn.
Cahors | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
komunumo en Francio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Okcitanio (ĝis 2016 Sudo-Pireneoj) | ||
Departemento | Lot (prefektejo) | ||
Arondismento | Cahors (ĉefurbo) | ||
Kantono | Ĉefurbo de 3 kantonoj | ||
INSEE kodo | 46042 [+] | ||
Poŝtkodo | 46000 | ||
Kodo laŭ INSEE | 46042 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 23 128 (1999) | ||
Loĝdenso | 309 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 44° 27′ N, 1° 26′ O (mapo)44.44751.4405555555556Koordinatoj: 44° 27′ N, 1° 26′ O (mapo) | ||
Alto | De 105 al 332 m | ||
Areo | 64,72 km² (6 472 ha) | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cahors [+] | |||
Geografio
redaktiLa malnova parto de Cahors situas meze de duoncirklo formata de la rivero Lot, kaj estas preskaŭ ĉiuparte ĉirkaŭata de altaj montetoj. Tio donas al la urbo aspekton tute specialan kaj apartan ĉarmon, kiuj allogas multajn turistojn.
Vidindaĵoj
redaktiCahors posedas altkvalitan arkitekturan patrimonion, precipe el la mezepoko : la fortikigita ponto Valentré (14-a jarcento), la katedralo kun siaj kupoloj el bizantina stilo (11-a kaj 12-a jarcentoj), la urbocentro.
Lokaj famuloj
redaktiCahors estas ankaŭ la naskiĝurbo de la papo Johano la 22-a (1245 - 1334), papo de 1316 ĝis 1334, kaj de Clément Marot, (1496-1544) renoma renesanca poeto kaj protektito de Francisko la 1-a.