Bioteknikobioteknologio[1] estas la ampleksa areo de scienco kiu koncernas pri vivantaj sistemoj kaj organismoj kiuj disvolvigas aŭ faras produktojn, aŭ "ia teknika apliko, kiu uzas biologiajn sistemojn, vivantajn organismojn aŭ ties derivaĵojn por fari aŭ modifi produktojn aŭ procezojn por specifa uzo" (Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Biologia Diverseco, Art. 2).[2] Depende de la iloj kaj aplikoj, ĝi ofte koincidas kun la (rilataj) fakoj de molekula biologio, biologia inĝenierado, biomedicina inĝenierio, biofabrikado, molekula inĝenierado, ktp.

Kristaloj de insulino.

Dum miloj da jaroj, la homaro estis uzinta bioteknikon en agrikulturo, nutraĵa industrio, kaj medicino.[3] La termino estas delonge konsiderita kiel stampita en 1919 fare de la hungara inĝeniero Károly Ereky. Fine de la 20a kaj komence de la 21a jarcentoj, biotekniko etendiĝis por inkludo novajn kaj diversajn sciencojn kiaj genomiko, genteknikoj de rekombino de DNA, aplikita imunologio, kaj disvolvigo de kuracilaj terapioj kaj diagnozaj testoj.[3]

Difinoj

redakti
 
Planto de rozo kiu startis kiel ĉeloj kreskintaj kiel histokulturo.

La ampleksa koncepto de "biotekniko" aŭ "bioteknologio" enhavas ampleksan gamon de proceduroj por modifi vivantajn organismojn kongrue kun la hominteresaj celoj, ekde la hejmigo de bestoj, kultivado de plantoj, kaj "plibonigoj" de tio ĉio pere de bredoprogramoj kiuj uzas artefaritan selekton kaj hibridigon. Moderna uzado inkludas ankaŭ genetikan inĝenieradon same kiel teknologiojn de produktado de ĉeloj kaj histoj. La usona kemia societo American Chemical Society difinas bioteknologion kiel la aplikado de biologiaj organismoj, sistemoj aŭ procezoj al variaj industrioj por lerni pri la vivoscienco kaj la plibonigo de la valoro de materialoj kaj organismoj kiaj kuraciloj, rikoltoj kaj brutaro.[4] Por la Eŭropa Federacio de Bioteknologio, bioteknologio estas la integrado de naturaj scienco kaj organismoj, ĉeloj, aŭ ties partoj, kaj molekulaj analogoj por havigi produktojn kaj servojn.[5] Bioteknologio estas bazita sur la bazaj biologiaj sciencoj (ekz. molekula biologio, biokemio, ĉela biologio, embriologio, genetiko, mikrobiologio) kaj reciproke havigas metodojn por subteni kaj plenumi bazan esploradon en biologio.

Bioteknologio estas la esplorado kaj disvolvigo en laboratorio uzante biokomputikon por esplorado, elhavo, ekspluatado kaj produktado el ajna vivanta organismo kaj fonto de biomaso pere de rimedoj de biokemia inĝenierado kie altvaloraj kromproduktoj povus esti planitaj (reproduktitaj pere de biosintezo, por ekzemplo), antaŭviditaj, formulitaj, disvolvigitaj, fabrikitaj kaj surmerkatigitaj por atingi celojn de elteneblaj operacioj (por la reveno el la pinto al la dekomenca investado en esplorado kaj disvolvigo) kaj atingante daŭrajn patentorajtojn (por ekskluzivaj vendorajtoj, kaj antaŭ tio por ricevi nacian kaj internacian aprobon el la rezultoj kaj pri animala eksperimentado kaj pri homa eksperimentado, speciale ĉe la kuracilprodukta branĉo de bioteknologio por eviti ajnan nedetektitan flank-efikon aŭ ekhavi sekurecajn necesojn uzante la produktojn).[6][7][8]

Kontraste, biologia inĝenierado estas ĝenerale konsiderata kiel rilata fako kiu pli forte emfazas al pli altsistemaj alproksimiĝoj (ne necese ŝanĝante aŭ uzante biologiajn materialojn rekte) interkonektante kaj uzante vivajn estaĵojn. Biologia inĝenierado estas la aplikado de principoj de inĝenierado kaj de naturaj sciencoj al histoj, ĉeloj kaj molekuloj. Tio povas esti konsiderata kiel la uzado de sciaro el kunlaboro kaj manipulado de biologio por atingi rezulton kiu povas plibonigi funkciojn en plantoj kaj animaloj.[9] Rilate, biomedicina inĝenierio estas koincida fako kiu ofte desegnas kaj aplikas bioteknikon (laŭ variaj difinoj), speciale ĉe kelkaj sub-fakoj de biomedicina aŭ kemia inĝenierio kiaj hista inĝenierio, kuracilinĝenierio, kaj gentekniko.

Historio

redakti
 
Bierfarado estis frua aplikado de biotekniko.

Kvankam ne normale estas kio unue venas en la menson, multaj formoj de hom-derivita agrikulturo klare kongruas kun la larĝa difino de "'uzi bioteknikan sistemon por fari produktojn". Tiele, la kultivado de plantoj povas esti konsiderita kiel la plej frua bioteknika entrepreno.

Agrikulturo estis teorigita kiel iĝinta la dominanta maniero produkti nutraĵon ekde la Neolitika Revolucio. Pere de frua bioteknologio, la plej fruaj farmistoj selektis kaj bredis la plej bonkvalitajn taŭgajn kultivaĵojn, kiuj havigu la plej abundajn rikoltojn, por produkti sufiĉe da manĝaĵoj kiu subtenu kreskantan loĝantaron. Laŭ la kultivejoj kaj kampoj iĝis pli kaj pli ampleksaj kaj malfacile elteneblaj, oni malkovris, ke specifaj organismoj kaj ties krom-produktoj povus efektive fekundigi, restaŭri nitrogenon, kaj kontroli plagojn. Laŭlonge de la historio de agrikulturo, farmistoj neatentite ŝanĝis la genetikon de ties kultivaĵoj pere de la enkonduko de tiuj al la novaj medioj kaj de ties bredado kun aliaj plantoj — nome unu el la unuaj formoj de biotekniko.

Tiuj procezoj estis enkondukitaj ankaŭ en la frua fermentado de biero.[10] Tiuj procezoj estis enkondukitaj en iama Mezopotamio, Egipto, Ĉinio kaj Hindio, kaj ankoraŭ oni uzas la samajn bazajn biologiajn metodojn. En bierfarado, malto-enhavaj grenoj (kiuj havis enzimojn) konvertis amelon el la grajnoj en sukero kaj poste oni aldonis specifajn gistojn por produkti bieron. En tiu procezo, karbonhidratoj el la grajnoj elrompiĝas en alkoholoj, kiaj etanolo. Poste, aliaj kulturoj produktis la procezojn de laktacidan fermentadon, kiu produktis aliajn konserveblajn manĝaĵojn, kiaj sojsaŭco. Fermentado estis uzita ankaŭ en tiu epoko por produkti gistenhavan panon. Kvankam la procezo de fermentado ne estis tute komprenita ĝis la laboro de Louis Pasteur en 1857, ĝi estas ankoraŭ la unua uzo de biotekniko kiu konvertis nutraĵon en alia formo.

Antaŭ la epoko de la verkaro kaj vivo de Charles Darwin, la animal- kaj planto-sciencistoj jam estis uzintaj selektivan bredadon. Darwin aldonis al tiun sciaron siajn sciencajn observaĵojn pri la kapablo de la scienco por ŝanĝi speciojn. Tiuj sciaroj kontribuis al la Darvina teorio de natura selektado.[11]

Dum miloj da jaroj, homoj estis uzintaj selektan bredadon por plibonigi produktadon de kultivaĵoj kaj bredobrutoj por uzi ilin ĉefe por manĝaĵo, sed ankaŭ kalkulinte por kromaj produktoj. En selekta bredado, organismoj kun dezireblaj karakteroj estas parigitaj por produkti idaron kiu enhavu la samajn karakterojn. Por ekzemplo, tiu tekniko estis uzita ĉe maizo por produkti la plej abundajn kaj manĝeblajn rikoltojn.[12]

Komence de la 20-a jarcento, sciencistoj akiris pli grandan komprenon de la mikrobiologio kaj ili esploris vojojn por fabriki specifajn produktojn. En 1917, Chaim Weizmann la unua uzis pure mikrobiologian kulturon en industria procezo, nome tiu por fabrikado de maizamelo uzante Clostridium acetobutylicum, por produkti acetonon, kion Unuiĝinta Reĝlando malespere bezonis por fabriki eksplodaĵojn dum la Unua Mondmilito.[13]

 
Poŝtmarko de Ferooj omaĝa al Fleming.

Biotekniko kondukis ankaŭ al la disvolvigo de antibiotikoj. En 1928, Alexander Fleming malkovris la ŝimo Penicillium. Lia laboro kondukis al la purigo de la antibiotika komponaĵo iam formita el la ŝimo fare de Howard Florey, Ernst Boris Chain kaj Norman Heatley – por formi tion kio nuntempe estas konata kiel penicilino. En 1940, penicilino iĝis disponebla por medicina uzado por trakti bakteriajn infektojn en homoj.[12]

Ĝenerale oni konsideras, ke la kampo de moderna bioteknologio naskiĝis en 1971 kiam la eksperimentoj de Paul Berg (Stanfordo) en gensplisado havis fruan sukceson. Herbert W. Boyer (Univ. Kalif. ĉe San Francisco) kaj Stanley N. Cohen (Stanfordo) signife avancis la novan teknologion en 1972 transdonante genetikan materialon en bakterion, tia ke la importita materialo estis reproduktita. La komerca daŭrigebleco de bioteknologia industrio estis signife vastigita la 16-an de junio 1980, kiam la Usona Supera Tribunalo regis ke genetike modifita mikroorganismo povus esti patentita en la kazo de Diamond kontraŭ Chakrabarty.[14] Hind-naskita Ananda Chakrabarty, laboranta por General Electric, modifis bakterion (de la genro Pseudomonas) kapabla je malkonstruo de nafto, kiun li proponis uzi en traktado de naftopoluoj. (La laboro de Chakrabarty ne implikis genmanipuladon sed anstataŭe la translokigon de tutaj organetoj inter trostreĉoj de la Pseudomonas-bakterio).

Oni inventis la MOSFET[15] en la Laboratorioj Bell inter 1955 kaj 1960,[16][17][18][19][20][21] Du jarojn poste, Leland C. Clark kaj Champ Lyons inventis la unuan biosensoron en 1962.[22][23] Poste oni disvolvis la Bio-FET,[24] kaj ekde tiam ĝi estis uzata pot mezuri fizikajn, kemiajn, biologiajn kaj mediajn parametrojn.[25] La unua BioFET estis la ion-sensitive field-effect transistor (ISFET, jon-sensa kamp-efika transistoro), inventita de Piet Bergveld en 1970.[26][27] Ĝi estas speciala tipo de MOSFET,[25] en kiu la metala pordo estas anstataŭata pere de jon-sensila membrano, elektrolita solvo kaj referenca elektrodo.[28] La ISFET estas tre multe uzita en biomedicinaj aplikoj, kiel ekzemple la detektado de DNA-hibridiĝo, biomarkila detektado ej sango, detektado de antikorpoj, mezurado de glukozo, sensado de pH kaj genetika teknologio.[28]

Ĉirlaŭ la mezo de la 1980-aj jaroj, oni disvolvis aliajn BioFET-ojn, kiel la gas-sensoro FET (GASFET), la prem-sensoro FET (PRESSFET), la kemia kamp-efika transistoro (ChemFET), la referenca ISFET (REFET), enzim-modifita FET (ENFET) kaj la imun-modifita FET (IMFET).[25] Komence de la 2000-aj jaroj, oni disvolvis BioFET-ojn, kiel la DNA kamp-efika transistoro (DNAFET), gen-modifita FET (GenFET) kaj la ĉel-potenciala BioFET (CPFET).[28]

Faktoro influanta la sukceson de la bioteknologia sektoro estas plibonigita leĝaro de intelektaj propraĵ-rajtoj — kaj ilia devigo — tutmonde, same kiel plifortigita postulo je medicinaj kaj farmaciaj produktoj.[29]

Kreskanta postulo je biofueloj estas esperita kiel bona novaĵo por la bioteknologia sektoro, kaj la usona Departemento de Energio taksas ke uzado de etanolo povus redukti la usonan petrol-derivitan fuelkonsumon je ĝis 30% antaŭ 2030. La bioteknologia sektoro permesis al la usona agrikultura industrio rapide pliigi sian provizon de maizo kaj sojfaboj -ĉefaj produktoj por la produktado de biofueloj- pere de la disvolvigo de genmodifitaj semoj, kiuj rezistis kontraŭ plagoj kaj sekeco. Pliigante farmproduktivecon, bioteknologio akcelas produktadon de biofueloj.[30]

Aplikoj

redakti
 
En iuj landoj biodizeloleo estas malpli multekosta ol kutima dizeloleo.

Bioteknologio povas esti aplikita al kvar ĉefaj industriaj areoj, nome sanzorgo (medicina), agrikultura produktado, nenutraj (industriaj) uzadoj de rikoltoj kaj aliaj produktoj (ekz., malkomponiĝeblaj plastoj, vegetaĵaj oleoj, biobrulaĵoj), kaj medikonservaj uzoj.[31]

Ekzemple, apliko de bioteknologio estas rekta uzado de mikroorganismoj por la fabrikado de organikaj produktoj (kiel estas biero kaj laktaĵaj produktoj). Alia ekzemplo estas la uzado de nature ekzistantaj bakterion ĉe metalminejoj por izoli kupron kaj oron. Tiuj bakterioj estas kapablaj dissolvi kaj forigi la ŝtonaĵojn. Bioteknologio estas uzata ankaŭ por recikli, rubotraktadi kaj purigi lokojn poluitan pro industriaj aktivecoj (bioriparado), kaj ankaŭ por produkti biologiaj armiloj.

Tre preciza utiligo de biotekniko estas la apliko de bakteriojfungoj por produktado de nutraĵoj (jogurto, pano, vino, fromaĝo), medikamentoj (per helpo de gentekniko), industrikemiaĵoj (alkoholo, acido) kaj enzimoj ktp.

Oni stampis serion de derivitaj terminoj por identigi kelkajn branĉojn de bioteknologio, ekzemple:

  • Bioinformadiko (aŭ "ora bioteknologio") estas interfaka kampo kiu temas pri biologiaj problemoj kiuj uzas komputajn teknikojn, kaj ebligas rapidajn organizadon kaj analizon de biologia informaro. La kampo ankaŭ povas esti referita kiel komputila biologio, kaj povas esti difinita kiel, "konceptigante biologion laŭ molekuloj kaj tiam aplikante informadikajn teknikojn por kompreni kaj organizi la informojn asociitajn kun tiuj molekuloj, sur granda skalo".[32] Bioinformadiko ludas ŝlosilan rolon en diversaj areoj, kiel funkcia genaro, struktura genaro kaj proteomiko, kaj formas ŝlosilan komponenton en la bioteknologio kaj farmacia sektoro.[33]
  • Blua bioteknologio baziĝas sur la ekspluato de marresursoj por krei produktojn kaj industriajn aplikojn.[34] Tiu branĉo de bioteknologio estas la plej uzata por la industrioj de rafinado kaj bruligado ĉefe sur la produktado de bio-oleoj el fotosintezaj mikro-algoj.[34][35]
  • Verda bioteknologio estas bioteknologio aplikita al agrikulturaj procezoj. Ekzemplo estus la elekto kaj malsovaĝigo de plantoj per mikrodisvastigo. Alia ekzemplo estas la dezajnado de transgenaj plantoj por kreski sub specifaj medioj en la ĉeesto (aŭ foresto) de kemiaĵoj. Unu espero estas ke verda bioteknologio povus produkti pli ekologiemajn solvojn ol tradicia industria agrikulturo. Ekzemplo de tio estas la inĝenierado de planto por produkti pesticidon, tiel finante la bezonon de ekstera apliko de insekticidoj. Ekzemplo de tio estus la genetike modifita maizo. Ĉu aŭ ne verdaj bioteknologiaj produktoj kiel ĉi tiu estas finfine pli ekologiemaj, estas temo de konsiderinda debato.[34] Ĝi estas ofte konsiderata kiel la venonta fazo de verda revolucio, kiu povas esti vidita kiel platformo por ekstermi mondan malsaton uzante teknologiojn kiuj ebligas la produktadon de pli fekundaj kaj rezistemaj, direkte al biota kaj abiota streso, plantoj kaj certigas aplikon de ekologiemaj sterkoj kaj la uzadon de biopesticidoj, kio estas plejparte fokusita al la evoluo de agrikulturo.[34] Aliflanke, kelkaj el la uzoj de verda bioteknologio implikas mikroorganismojn por purigi kaj redukti rubon.[36][34]
  • Ruĝa bioteknologio estas la uzo de bioteknologio en la medicinaj kaj farmaciaj industrioj, kaj sankonservado.[34] Tiu branĉo implikas la produktadon de vakcinoj kaj antibiotikoj, regenerajn terapiojn, kreadon de artefaritaj organoj kaj novajn diagnozojn de malsanoj.[34] Same kiel la evoluo de hormonoj, praĉeloj, antikorpoj, siRNA kaj diagnozaj ekzamenoj.[34]
  • Blanka bioteknologio, ankaŭ konata kiel industria bioteknologio, estas bioteknologio aplikita al industriaj procezoj. Ekzemplo estas la desegnado de organismo por produkti utilan kemiaĵon. Alia ekzemplo estas la uzado de enzimoj kiel industriaj kataliziloj ĉu por produkti valorajn kemiaĵojn ĉu por detrui danĝerajn/poluajn kemiaĵojn. Blanka bioteknologio tendencas konsumi malpli en rimedoj ol tradiciaj procezoj uzataj por produkti industriajn varojn.[37][38]
  • Flava bioteknologio rilatas al la uzo de bioteknologio en nutraĵproduktado (Nutraĵa industrio), ekzemple en produktado de vino (vinfarado), fromaĝo, kaj biero (bierfarado) per fermentado.[34] Ĝi ankaŭ estas uzita por rilati al bioteknologio aplikita al insektoj. Tio inkludas bioteknologi-bazitajn alirojn por la kontrolo de damaĝaj insektoj, la karakterizado kaj utiligo de aktivaj ingrediencoj aŭ genoj de insektoj por esplorado, aŭ aplikon en agrikulturo kaj medicino kaj diversaj aliaj aliroj.[39]
  • Griza bioteknologio estas dediĉita al mediaj aplikoj, kaj fokusas al la prizorgado de biodiverseco kaj al la forigo de malpurigaĵoj.[34]
  • Bruna bioteknologio estas rilata al la administrado de aridaj teroj kaj dezertoj. Unu apliko estas la kreado de plifortigitaj semoj kiuj rezistas ekstremajn medikondiĉojn de aridaj regionoj, kiu rilatas al la novigado, kreado de agrikulturaj teknikoj kaj administrado de resursoj.[34]
  • Violeta bioteknologio estas rilataj al temoj pri juro, etiko kaj filozofio en kiu gravas bioteknologio.[34]
  • Mikroba bioteknologio estis termino proponita por la rapide emerĝanta areo de bioteknologiaj aplikoj en spaco kaj mikrogravito (spaca bioekonomio).[40]
  • Malhela bioteknologio estas la kolortermino asociita kun bioterorismo aŭ biologiaj armiloj kaj biomilitado kiuj uzas mikroorganismojn, kaj toksinojn por kaŭzi malsanojn kaj morton en homoj, brutaro kaj kultivaĵoj.[41][34]

Referencoj

redakti
  1. La foja uzo de la radiko "teknologi-" (bioteknologio) anstataŭ la tradicia "teknik-" estas influata de la angla lingvo.
  2. Teksto de CBD. CBD.int. [1] Alirita la 24an de Julio 2018.
  3. 3,0 3,1 "Incorporating Biotechnology into the Classroom What is Biotechnology?", from the curricula of the 'Incorporating Biotechnology into the High School Classroom through Arizona State University's BioREACH program', alirita la 16an de Oktobro, 2012). El Public.asu.edu. alirita la 20an de Marto 2013.
  4. Biotechnology Arkivita la 20an de Marto 20183 ĉe Wayback Machine. Portal.acs.org. Alirita la 24an de Julio 2018.
  5. "Arkivita kopio" (PDF). Arkivita el la originalo (PDF) en 2015-08-07. [2] Alirita la 24an de Julio 2018.
  6. What is biotechnology?. Europabio. Alirita la 24an de Julio 2018.
  7. KEY BIOTECHNOLOGY INDICATORS (Decembro 2011). oecd.org Alirita la 24an de Julio 2018.
  8. Biotechnology policies – Organization for Economic Co-operation and Development. Oecd.org. Alirita la 24an de Julio 2018.
  9. What Is Bioengineering? Arkivita en 2013-01-23 ĉe Wayback Machine. Bionewsonline.com. Alirita la 24an de Julio 2018.
  10. See Arnold, John P.. (2005) Origin and History of Beer and Brewing: From Prehistoric Times to the Beginning of Brewing Science and Technology. Cleveland, Ohio: BeerBooks. ISBN 978-0-9662084-1-2. OCLC 71834130. .
  11. (2003) “Biotechnology”, Encyclopedia of Science and Religion. Alirita 7a de Decembro 2014.. 
  12. 12,0 12,1 (2008) Introduction to Biotechnology. Pearson/Benjamin Cummings. ISBN 0-321-49145-9.
  13. (24-a de aŭgusto 1999) Biotechnology: The Science and the Business. CRC Press. ISBN 978-90-5702-407-8.
  14. "Diamond v. Chakrabarty, 447 U.S. 303 (1980). No. 79-139 (el Retarkivo {{{1}}})." United States Supreme Court. 16a de Junio, 1980. Alirita la 4an de Majo, 2007.
  15. Metal–oxide–semiconductor field-effect transistor (MOSFET, MOS-FET, MOS FET (tio estas meta–oksid–duonkondukilo kamp-efika transistoro), aŭ MOS transistoro.
  16. Patento US2802760A, Lincoln, Derick & Frosch, Carl J., "Oxidation of semiconductive surfaces for controlled diffusion", eldonita en 1957-08-13
  17. (2007-09-01) “Frosch and Derick: Fifty Years Later (Foreword)”, The Electrochemical Society Interface 16 (3), p. 29. doi:10.1149/2.F02073IF. 
  18. (1957) “Surface Protection and Selective Masking during Diffusion in Silicon”, Journal of the Electrochemical Society (en) 104 (9), p. 547. doi:10.1149/1.2428650. 
  19. (1961) “Silicon-Silicon Dioxide Surface Device”, Technical Memorandum of Bell Laboratories, p. 583–596. doi:10.1142/9789814503464_0076. 
  20. Lojek, Bo. (2007) History of Semiconductor Engineering. Berlin, Heidelberg: Springer-Verlag Berlin Heidelberg. ISBN 978-3-540-34258-8.
  21. Lojek, Bo. (2007) History of Semiconductor Engineering. Springer Science & Business Media. ISBN 9783540342588.
  22. (2014) “Applications of Field-Effect Transistor (FET) – Type Biosensors”, 'Applied Science and Convergence Technology' 23 (2), p. 61–71. doi:10.5757/ASCT.2014.23.2.61. 55557610. 
  23. (1962) “Electrode Systems for Continuous Monitoring in Cardiovascular Surgery”, Annals of the New York Academy of Sciences 102 (1), p. 29–45. doi:10.1111/j.1749-6632.1962.tb13623.x. Bibkodo:1962NYASA.102...29C. 33342483. 
  24. field-effect transistor-based (kamp-efika transistor-bazita sensoro)
  25. 25,0 25,1 25,2 (Oktobro 1985) “The impact of MOSFET-based sensors”, Sensors and Actuators 8 (2), p. 109–127. doi:10.1016/0250-6874(85)87009-8. Bibkodo:1985SeAc....8..109B. 
  26. (Decembro 2011) “40 years of ISFET technology:From neuronal sensing to DNA sequencing”, 'Electronics Letters'. Alirita 13a de Majo, 2016.. 
  27. (Januaro 1970) “Development of an Ion-Sensitive Solid-State Device for Neurophysiological Measurements”, 'IEEE Transactions on Biomedical Engineering' BME-17 (1), p. 70–71. doi:10.1109/TBME.1970.4502688. 
  28. 28,0 28,1 28,2 (10a de Septembro, 2002) “Recent advances in biologically sensitive field-effect transistors (BioFETs)”, Analyst 127 (9), p. 1137–1151. doi:10.1039/B204444G. Bibkodo:2002Ana...127.1137S. 
  29. VoIP Providers And Corn Farmers Can Expect To Have Bumper Years In 2008 And Beyond, According To The Latest Research Released By Business Information Analysts At IBISWorld. Los Angeles (19a de Marto, 2008)
  30. The Recession List - Top 10 Industries to Fly and Flop in 2008. Bio-Medicine.org (2008-03-19). Arkivita el la originalo je 2a de Junio, 2008. Alirita 19a de Majo, 2008 .
  31. (October 20, 2023) “Biotechnology: principles and applications”, Pharmacognosy, p. 627–645. doi:10.1016/b978-0-443-18657-8.00017-7. Alirita November 1, 2024.. 
  32. Gerstein, M. "Bioinformatics Introduction (el Retarkivo {{{1}}})." Yale University. Alirita la 8an de Majo, 2007.
  33. Siam, R. (2009). Biotechnology Research and Development in Academia: providing the foundation for Egypt's Biotechnology spectrum of colors. Sixteenth Annual American University in Cairo Research Conference, American University in Cairo, Kairo, Egiptio. BMC Proceedings, 31–35.
  34. 34,00 34,01 34,02 34,03 34,04 34,05 34,06 34,07 34,08 34,09 34,10 34,11 34,12 Kafarski, P. (2012). Rainbow Code of Biotechnology (el Retarkivo {{{1}}}). CHEMIK. Wroclaw University
  35. Biotech: true colours. (2009). TCE: The Chemical Engineer, (816), 26–31.
  36. Aldridge, S. (2009). The four colours of biotechnology: the biotechnology sector is occasionally described as a rainbow, with each sub sector having its own colour. But what do the different colours of biotechnology have to offer the pharmaceutical industry. Pharmaceutical Technology Europe, (1). 12.
  37. (Septembro 2003) “White biotechnology”, EMBO Reports 4 (9), p. 835–7. doi:10.1038/sj.embor.embor928. 
  38. Frazzetto, G. (2003). White biotechnology (el Retarkivo {{{1}}}). 21a de Marto, 2017, de retejo de EMBOpress
  39. Advances in Biochemical Engineering/Biotechnology (el Retarkivo {{{1}}}), Volume 135 2013, Yellow Biotechnology I
  40. (Marto 2023) “Toward sustainable space exploration: a roadmap for harnessing the power of microorganisms”, Nature Communications 14 (1), p. 1391. doi:10.1038/s41467-023-37070-2. Bibkodo:2023NatCo..14.1391S. 
  41. Edgar, J.D. (2004). "The Colours of Biotechnology: Science, Development and Humankind." Electronic Journal of Biotechnology, (3), 01

Literaturo

redakti

Vidu ankaŭ

redakti
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Biotechnology en la angla Vikipedio.