Banŝorto
Banŝorto estas tipo de ŝorto koncipita por akvosporto aŭ banado, portata de viroj kaj knaboj.
Kvankam ĝia uzo estas malpermesita en iuj naĝejoj (ekz. francaj publikaj naĝejoj), viroj, kaj ĉefe junuloj multe ŝatas porti ĝin, ĉefe sur la strando, sed ankaŭ dum akvaj sportoj aŭ plonĝado.