Antonio Tabucchi
Antonio Tabucchi (n. la 23-an de septembro 1943 en Pisa - m. la 25-an de marto 2012 en Lisbono) estis itala kaj eksterlingva verkisto, tradukisto kaj literaturisto. Li estis plej konata pro siaj romanoj, el kiuj kelkaj gajnis gravajn premiojn, sed ankaŭ tradukis multajn verkojn de la portugala verkisto Fernando Pessoa. Krome, li instruis la portugalan lingvon kaj literaturon en pluraj italaj universitatoj. En siaj rakontoj li ofte priskribas neantaŭvideblan kaj neregeblan realecon.
Temaro
redaktiTri konceptoj pruntitaj de Pessoa kiuj karakterizas la verkaron de Tabucchi estas "saudade", "finzione" (esprimo kiu signifas "fikcio" same kiel "hipokriteco" kaj "mensogo"), kaj la kaŝita flanko de la realeco.
Saudade
redakti"Saudade" estas nostalgio pri la estonteco kaj la pasinteco samtempe, ambivalenta sento, kiu donas tipan kaj malfacile klarigeblan karakteron al preskaŭ ĉiuj liaj rakontoj.
Finzione
redakti"Finzione" esprimas sin en fascino por la masko kaj la multaj vizaĝoj de la personeco, kaj estas tial proksime rilata al la mensogo. La kaŝita flanko de la realo, ĝia dorsflanko, ofte malkaŝas sian veran signifon; ĝi estas la plej aŭtentika flanko, karakterizita de kontraŭdiroj, paradoksoj, ambiguaĵoj kaj hazardo, kaj kiu aperas en sonĝoj kaj halucinoj.
Tabucchi ĉerpas inspiron ankaŭ el la pentraĵoj de Paolo Uccello, Van Gogh, Goya kaj Velázquez ofte ludas gravan rolon en liaj rakontoj.
Tabucchi ricevis premiojn por kelkaj el siaj verkoj, kaj pluraj romanoj estis adaptitaj por filmoj fare de francaj, portugalaj kaj italaj reĝisoroj.
Premioj
redaktiNotturno indiano ricevis la francan Prix Médicis por la plej bona eksterlanda romano (1987). En 1989 li ricevis la titolon "Do Infante Dom Herique" de la Prezidento de Portugalio. En la sama jaro li estis nomumita "Chevalier des Arts et des Lettres" fare de la franca registaro.
Li ricevis tri premiojn por Sostiene Pereira: la "Super Campiello", la "Scanno", kaj la "Jean Monnet". En 2002 li ricevis premion de "France Culture" por Si sta facendo sempre più tardi .
Romanoj kaj rakontoj
redakti- Piazza d'Italia (1975)
- Il piccolo naviglio (1978)
- Il gioco del rovescio e altri racconti (1981)
- Donna di Porto Pim (1983)
- Notturno indiano (1984)
- Piccoli equivoci senza importanza (1985)
- Il filo dell'orizzonte (1986)
- I volatili del Beato Angelico (1987)
- Pessoana minima (Lisbono, 1987)
- L'angelo nero (1991)
- Sogni di sogni (1992)
- Requiem (Rekviemo, 1992)
- Gli ultimi tre giorni di Fernando Pessoa (La lastaj tri tagoj de Fernando Pessoa, (1994)
- Sostiene Pereira. Una testimonianza (1994), traduko en Esperanton aperis en 2024
- La testa perduta di Damasceno Monteiro (1997)
- Marconi, se ben mi ricordo (1997)
- L'Automobile, la Nostalgie et l'Infini (1998)
- Gli Zingari e il Rinascimento (1999)
- Ena poukamiso gemato likedes (Ateno, 1999)
- Si sta facendo sempre più tardi. Romanzo in forma di lettere (2001)
- Autobiografie altrui, Poetiche a posteriori (2003)
- Brescia piazza della Loggia 28 maggio 1974-2004 (2004)
- Tristano muore Una vita (2004)
- Racconti (2005)
- Il tempo invecchia in fretta (2009)
- Viaggi e altri viaggi (2010)
- Racconti con figure (2011), ISBN 88-389-2494-5
Esperanto-traduko
redaktiEn la jaro 1994 Tabucchi publikigis Sostiene Pereira, la romanon per kiu li gajnis tri premiojn. Traduko en Esperanton, titolita Asertas Pereira estas tradukita de Perla Martinelli kaj eldonita de LF-koop[1]. La protagonisto de ĉi tiu romano fariĝis la simbolo de la defendo de informlibereco por multaj kontraŭuloj de kontraŭdemokratiaj reĝimoj. En la filmadapto de Roberto Faenza, Marcello Mastroianni ludas la rolon de Pereira.
Eseoj
redakti- Un baule pieno di gente. Scritti su Fernando Pessoa (1990)
- Conversazione con Antonio Tabucchi: dove va il romanzo? (1995)
- La Gastrite de Platone (1998)
Referencoj
redakti- ↑ (eo) Perla Martinelli tradukis la romanon Sostiene Pereira, kies unua ĉapitro aperis premiere en Literatura Foiro n-ro 309, feb. 2021