Animal Diversity Web
Animal Diversity Web (ADW, animaldiverseca retejo) estas reta datumbazo kiu kolektas informon pri natura historio, klasigo, karakteroj de specioj, konserva biologio, kaj distribuado de miloj da specioj de animaloj. Ĝi inkludas milojn de fotoj, centojn de filmetoj kaj sonregistraĵoj krom virtualan muzeon.
{{{nomo}}} | |
---|---|
interreta datenbanko • biologia datumbazo | |
Retadreso | animaldiversity |
Animal Diversity Web | ||
---|---|---|
interreta datenbanko biologia datumbazo | ||
Komenco | 1995 vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Priskribo
redaktiLa ADW funkcias kiel reta enciklopedio, kie ĉiu unuopa specio ĝuas montreblan bazan informon specifan al tiu specio. Ĉiu speciinformo inkludas informerojn pri geografio habitato, teritorio, fizika priskribo, reproduktado, vivespero, komunikado kaj percepto, konduto, manĝo, predado, kaj konserva statuso.
La ADW estis kreita de Philip Myers, biologia profesoro ĉe la Universitato de Miĉigano, en 1995.[1] Ĉiu informero estas verkita de kaj studentoj kaj instruistoj de 30 altlernejoj kaj universitatoj de Usono. Speciinformaroj estas ofte atribuitaj al universitataj studentoj kiel klastasko.
Referencoj
redakti- ↑ . Revamped Animal Diversity Web reaching millions worldwide 18 years after launch. The University Record (4a de januaro 2013). Arkivita el la originalo je 2021-09-07. Alirita 25 August 2013 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-09-07. Alirita 2022-10-22 .