Amalia Pachelbel
Amalia PACHELBEL (naskiĝis la 29-an de oktobro 1688 en Erfurto, mortis la 6-an de decembro 1723 en Nurenbergo) estis germana pentristino kaj kuprogravuristino. Pachelbel naskiĝis kiel unu el sep gefiloj de la fama komponisto kaj orgenisto Johann Pachelbel. Ŝi estas aŭtoro de diversaj akvareloj kun florbildoj.
Amalia Pachelbel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de oktobro 1688 en Erfurto |
Morto | 6-an de decembro 1723 (35-jaraĝa) en Nurenbergo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | Johann Pachelbel |
Frat(in)oj | Wilhelm Hieronymus Pachelbel kaj Carl Theodorus Pachelbel |
Okupo | |
Okupo | pentristo |