Altburg (burgo)
rekonstruita kelta setlejo apud Bundenbach en la germana mezmontaro Hunsrück
Altburg estas rekonstruita kelta setlejo apud Bundenbach en la germana mezmontaro Hunsrück. Ĝi situas sur ĉ. unuhektara granda altebenaĵo sur la valo de la Hahnenbach. Sur la vidalvida monteto troviĝas la ruino de la Schmidtburg. En tuja proksimeco estas la iama ardeza ŝtonminejo Herrenberg, kiu estas uzata hodiaŭ kiel vizitminejo. La malgranda fortikaĵo estis uzata de la kelta popolo treveroj en la 2-a kaj 1-a jarcento antaŭ nia erao. La subĉiela muzeo ekzistas ekde 1988.
Literaturo
redakti- Reinhard Schindler: Die Altburg von Bundenbach. Eine befestigte Höhensiedlung des 2./1. Jh. v. Chr. im Hunsrück (serio Trierer Grabungen und Forschungen, volumo 10). Zabern, Mainz 1977, ISBN 3-8053-0097-2.
- Hans Nortmann: „Altburg“: Spätkeltische Höhensiedlung. In: Rheinisches Landesmuseum Trier (Eld.): Führer zu archäologischen Denkmälern des Trierer Landes (kajero 35 de dokumenta serio de la rejna landa muzeo Trier) Trier 2008, ISBN 978-3-923319-73-2, S. 94–95.
Eksteraj ligiloj
redakti- kelta vilaĝo Altburg en Bundenbach
- etnologia asocio Bundenbach
- Altburg apud Bundenbach en la retejo Hunsrückreise Arkivigite je 2008-02-25 per la retarkivo Wayback Machine
- muzika festivalo Altburg
- kelta setlejo Altburg en la retejo Keltenwelten
49.8485827.392168