Albufeira
Albufeira estas portugala urbo, kiu apartenas al la distrikto Faro, regiono kaj subregiono de Algarve, kun ĉ. 37 244 enloĝantoj. La nomo Albufeira venas de la araba lingvo ("al-Buhera") kio signifas "mar-kastelo".
Albufeira | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Portugalio municipo de Portugalio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 8200 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 44 168 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 314 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 37° 5′ N, 8° 15′ U (mapo)37.0897-8.24583Koordinatoj: 37° 5′ N, 8° 15′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 22 m [+] | ||||
Areo | 140,57 km² (14 057 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Albufeira [+] | |||||
Historio
redaktiMalmulte estas sciata pri Albufeira antaŭ la islama periodo. La araba origino de la nomo Albufeira klare indikas ke ĝi aperis dum tiu periodo. La vorto "Albufera" (samkiel la samnoma natura parko de Valencio), venas de la araba "Al-Buhera" (eta maro aŭ lago). La islama Albufeira estis remparita vilaĝo, kun kastelo sur alta rokmonto. En 1250, Alfonso la 3-a konkeris Al-Buheran kun pli ol 200 kavaliroj de la Ordeno de Aviso. Kiel rezulto Albufeira estis aneksita al la Portugala Regno. Nuntempe la urbo ankoraŭ konservas islamajn spurojn inkluzive de la artoj kaj la akĉento.
Turismo
redaktiDe la 1960-aj jaroj turismo iĝis pli kaj pli grava por la ekonomio de Albufeira. Precipe britaj kaj nederlandaj turistoj amase venas por ferii, parte ankaŭ restas kiel loĝantoj. De 1960 al 2007 la loĝantaro de la municipo kreskis de 14 736 al pli ol 37 000.
Albufeira posedas plurajn plaĝojn; unu ne tre granda proksimas al la urbocentro, sed estas disigita disde ĝi per sabla kresto. En ĝi estas tunelo por piedirantoj.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Municipa administracio
- Mapo Albufeira Arkivigite je 2012-08-26 per la retarkivo Wayback Machine
- Mapo Albufeira centro Arkivigite je 2019-07-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Mapo municipa Arkivigite je 2012-09-02 per la retarkivo Wayback Machine