Albany (Nov-Jorkio)
Albany, Esperantigita "Albeno", estas la ĉefurbo de la usona ŝtato Nov-Jorkio kaj ankaŭ de loka kantono Albany. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 99 224 loĝantoj sur areo de 56,81 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 746 loĝantoj/km². Tamen la metropola regiono, kiu inkludas Schenectady kaj Troy, havis loĝantaron de iom pli ol 1 170 000. Albany situas 240 km norde de la urbo Novjorko, sur la okcidenta bordo de la rivero Hudsono.
Albany | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono urbo en Nov-Jorkio urbego kantona sidejo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Usono | ||||
Subŝtato | Nov-Jorkio | ||||
Kantono | Albany | ||||
| |||||
| |||||
Telefonkodo | 518 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 99 224 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 746 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 42° 39′ N, 73° 46′ U (mapo)42.65-73.766666666667Koordinatoj: 42° 39′ N, 73° 46′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 43 m [+] | ||||
Areo | 56,81 km² | ||||
Horzono | orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Albany, New York [+] | |||||
- loko: 42.65 Norde, 73.75 Okcidente
- horzono: GMT-5h (-4h de aprilo ĝis oktobro)
Historio
redaktiHenry Hudson, anglo velante sub la Nederlanda flago, atingis la lokon en 1609. La nederlandanoj fondis Fort Orange, la situo de la nuntempa Albany, en la jaro 1624.
La nomo Albany estas anglalingva versio de skotgaela Alba ("Skotlando")
Vidindaĵoj
redaktiEn la centro de Albeno estas la Imperia Ŝtata Placo, konstruita de la ŝtatestro Nelson A. Rockefeller, inter 1965 kaj 1979, kontraŭ 1000 milionoj da dolaroj. Ĝi havas futurismajn konstruaĵojn kaj monumentojn. Estas granda korso kun arbojn kaj basenojn. Sub la placo estas korso de 40 hektaroj kun multaj butikoj. En la placo estas granda sfera konstruaĵo nomita The Egg (La Ovo), kun du teatroj interne. Oni povas havi bonan elvidon de la 42-a etaĝo de Corning Tower en la placo.
Fronte al la placo estas la Ŝtata Kapitolo, granda monumenta konstruaĵo (1867-1899) el masonaĵo. La Ekzekutiva Domego, hejmo de la ŝtatestro, estas proksima. La oficejoj de la Ŝtata Universitato de Nov-Jorkio (universitata sistemo de 367.000 studentoj en 64 terenoj) estas en Albany.