Alamogordo
Alamogordo estas usona urbo en kantono Otero en subŝtato Nov-Meksiko.
Alamogordo | |||
---|---|---|---|
urbo de Usono vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 88310 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 30 898 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 557 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 32° 54′ N, 105° 57′ U (mapo)32.904638888889-105.94183333333Koordinatoj: 32° 54′ N, 105° 57′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 323 m [+] | ||
Areo | 55,430657 km² ( 554 3.0 657 ha) [+] | ||
Horzono | montara horzono de Nordameriko [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Alamogordo, New Mexico [+] | |||
Ĝi situas oriente de la dezerto White Sands, inter Albuquerque kaj El Paso.
Areo: 50,1 km²
Loĝantoj: 36 069 en 2006
Historio
redaktiĜi estis fondita en junio 1898, kiam la El Paso and Northwestern Railroad, fervoja kompanio de Charles B. Eddy, pluirigis siajn vojojn de El Paso norden.
Eddy influis pri la desegno de la urbo, (kies nomo, hispanlingve, signifas "Dika Poplo"). Pluraj konstruaĵoj estis konstruataj en Alamogordo fare de la Work Projects Administration[1] (ŝtata agentejo instituigita en la kadro de la New Deal).
Nuklea prov-eksplodloko
redaktiLa unua nuklea bombo de la historio eksplodis en la loko nomata Alamogordo Test Range je la 16-a de julio 1945. La situo de la Trinity-testo, en la nuna raket-pafejo White Sands Missile Range estas turisme vizitebla.
Muzeo pri Kosmoesploro
redaktiLa New Mexico Museum of Space History estas muzeo pri kosmoesploro. Tie estas la tombo de Ham, la unua kosmonaŭto ĉimpanzo, kiu kosmovojaĝis la 31-a de januaro 1961
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Publiklabor-evoluiga Administrado