Aedo (luno)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Aedo. |
Aedo estas neregula satelito de Jupitero. Ĝi havas retrogradan orbiton.
Aedo | |
Natura satelito de Jupitero (XLI) | |
satelito de Jupitero | |
---|---|
Oficiala nomo | Jupitero XLI [1], |
Aliaj nomoj | S/2003 J 8 |
Nomita laŭ | Aoide vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Scott S. Sheppard[1] kaj lia teamo |
Dato de malkovro | 8-a de februaro 2003[1] |
Loko de malkovro | Mauna Kea[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 23 044 196 km[2] |
Discentreco | 0,6012 |
Klinangulo | 160,482° (rilate al la ekliptiko) |
Periodo | 714,66 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 4 km (averaĝe) |
Maso - Denso |
8,7 × 1013 kg ~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Albedo Geometria albedo |
~0,04[2] (hipoteze) 0,04 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 22,5[2] |
Malkovro
redaktiĜi estis malkovrita de Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Jan Kleyna, Yanga R. Fernández kaj Henry H. Hsieh, en la Universitato de Havajo, post observoj de fotoj ricevitaj, inter la 5-a de februaro kaj la 4-a de marto 2003 per la teleskopo Subaru, la Kanada-Franca-Havaja teleskopo kaj la teleskopo de 2,2 metroj de diametro de la Universitato de Havajo, de Mauna Kea.
La 4-an de marto 2003, ili anoncis[3] la malkovron de sep jupiteraj satelitoj inter kiuj Aedo, kiu tiam havis nur la maldaŭran nomon S/2003 J 7 (sepa jupitera luno de 2003).
Nomo
redaktiLa 30-an de marto 2005, IAU aprobis[4] ke ĝi ricevu la nomon Aedo, (greke; Αοιδή: Aoide aŭ Aojde, transskribita latine per "Aœde")[5]. Aedo ( "la kanto") estis unu el la praaj Muzoj de la helena mitologio.
Orbito
redaktiAedo estas ano de la pazifaa grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 800 000 kaj 24 100 000 km, klinangulojn inter 144,5° kaj 158,3° rilate al la Jupitera ekvatoro kaj discentrecojn inter 0,25 kaj 0,43.
-
Diagramo montranta la orbitojn de la neregulaj jupiteraj satelitoj. La pazifaa grupo estas videbla en centro-malalto.
-
Diagramo montranta la orbitajn inklinaciojn de la lunoj de la pazifaa grupo en funkcio de la granda duonakso.
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Gvido pri la jupiteraj satelitoj, Jovian Satellite Fact Sheet (Datumoj pri la jupiteraj satelitoj) kaj Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
- ↑ IAUC 8087: Sats OF JUPITER; 2003bg; GRB 030227 (angle) Malkovro
- ↑ IAUC 8502: V5115 Sgr = N Sgr 2005; 2005ay; Sats OF JUPITER Nomoj de lunoj (angle)
- ↑ Angle, ĝi ricevis la nomon de Aoede, laŭ regulo kiu volas, ke la nomo de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)
Eksteraj ligiloj
redakti- pole Aedo, el "Księżyce planet Układu Słonecznego" Arkivigite je 2009-05-14 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Aedo (angla versio) Arkivigite je 2010-05-21 per la retarkivo Wayback Machine
- germane La pazifaa grupo (el "Projekto Luno")