Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Lev Tolstoj aŭ Aleksej Konstantinoviĉ Tolstoj. |
Aleksej Nikolajeviĉ TOLSTOJ (n. la 10-an de januaro 1883 - m. la 23-an de februaro 1945), rusa verkisto, kies ĉefverko estas nefinita historia romano Petro la Unua (1929-1945). Historiajn temojn li prilaboris ankaŭ en la dramoj Ivano la Terura (1942-1943) aŭ La morto de Danton. Li famiĝis ankaŭ pro siaj scienc-fikciaj verkoj Aelita (1922)[1] kaj Hiperboloido de inĝeniero Garin" (1925). Por infanoj li adaptis la italan libron Pinokjo de Carlo Collodi sub titolo "Ora ŝlosilo aŭ aventuroj de Buratino (1936) kaj priskribis sian infanaĝon kiel La infanaĝo de Nikita (1920). Pri la Oktobra Revolucio en Rusio li verkis romanojn Elmigrintoj (1931) kaj Kalvario (1920-1941).
Interesaĵo
redaktiEn 1944 membro de "Speciala komisiono pri esploro de cirkonstancoj pri pafmortigo en arbaro de Katin de polaj militkaptitoj fare de germanaj-faŝistaj invadintoj" (tiel nomata Komisiono de Burdenko), estigita de Politburoo de Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio cele de falsa akuzo de regopovoj de Nazia Germanio pri la masakro de Katin.
En Esperanto aperis
redakti- (1928) Aelita aŭ la Marso formortanta. Elrusigis E. Pill. Ilustrita de Geo Schmidt. Horrem bei Köln, Heroldo de Esperanto, 199 paĝoj, ilustrita.
- (2000) Aelita. Fantasta romano, reeldono de Aelita en Niĵnij Novgorod, eld. Akileo,143 paĝoj
- (1928) La morto de Danton, tragedio, elrusigita de Nikolao Hohlov. Horrem bei Köln: Heroldo de Esperanto, 75 p
- (1967) Nina (Paco 167-168, p. 24-25, tradukis H. L. Branzburg)
Eksteraj ligiloj
redakti- (fi) Aleksei Nikolaevich Tolstoi (1883-1945). Arkivigite je 2005-11-24 per la retarkivo Wayback Machine
- (en) Works of Aleksei Tolstoy
- (en) Biografio, arkivita per la retarkivo Wayback maŝino
- (ru) Kolekto de la Samara muzeo. Arkivigite je 2006-10-06 per la retarkivo Wayback Machine,