69230 Hermeso
69230 Hermeso estas malgranda, tre hela venusrenkonta, terrenkonta kaj marsrenkonta duopa apolona asteroido, rigardita kiel potence danĝera objekto.
69230 Hermeso | |
asteroido | |
astronomia simbolo
| |
Remalkovro de Hermeso (15-an de oktobro 2003)
| |
potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 69230 Hermes |
Aliaj nomoj | 1937 UB |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Hermeso vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Karl Wilhelm Reinmuth |
Dato de malkovro | 28-a de oktobro 1937 |
Loko de malkovro | Heidelberg (Germanio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Apolona asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
247,615 Gm (1,655 AU) 93,140 Gm (0,6226 AU) 402,089 Gm (2,688 AU) |
Discentreco | 0,6239 |
Meza anomaliangulo | 73,583° Epoko 27-a de aprilo 2019 |
Klinangulo | 6,067° |
Periodo | 777,813 tagoj (2,130 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
34,217° |
Argum. de periapsido | 92,746° |
Terdistanco - Minimuma |
641 200 km (0,004286 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 0,81 km Ĉefa korpo : 0,6 ± 0,12 |
Maso - Denso |
6,7 × 1010 kg 1.6 g/cm³ (supozita) |
Rotacia periodo | 0,5789 tago (13,894 horoj) |
Geometria albedo | 0,25 ± 0,12 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | S |
Absoluta magnitudo | 17,5 |
Malkovro
redaktiĜi estis malkovrita la 28-an de oktobro 1937 de la germana astronomo Karl Wilhelm Reinmuth elde la elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl en Heidelberg (Germanio). Li sukcesis observi ĝin nur dum kvar tagoj,[1] ne sufiĉe por determini ĝian orbiton : ĝi estis perdita kaj ne ricevis numeron. Spit'al tio, Karl Wilhelm Reinmuth nomis ĝin laŭ la helena dio Hermeso, filo de Zeŭso kaj Maio.
Ĝi estis remalkovrita la 15-an de oktobro 2003 de la usona astronomo Brian A. Skiff elde la Observatorio Lowell en Flagstaff (Usono). Tiam estis asignita al ĝi la numero 69230.
Orbito
redaktiHermeso estas apolona asteroido, tie estas, kiu krucas la orbiton de la Tero; ĝi krucas la orbitojn ankaŭ de Venuso kaj Marso. La oftaj pasoj proksime de tiuj ĉi planedoj perturbadas ĝin kaj igas ĝian orbiton malfacile antaŭkalkulebla por pli ol unu jarcento.
- Ĝia venusa MOID estas 0,00443 AU (662 700 km).
- Ĝia tera MOID estas 0,004286 AU (641 200 km).
- Ĝia marsa MOID estas 0,03124 AU (4,673 milionoj da km).
Proksimaj pasoj
redakti- La 5-an de oktobro 1950 ĝi pasis al 0,0441459 AU (6,604126 milionoj da km) de Venuso.
- La 9-an de aprilo 2108 ĝi pasos al 0,00634783 AU (949 600 km) de ĉi tiu planedo.
- La 26-an de aprilo 1942 ĝi pasis al 0,00424153 AU (634 500 km) de la Tero.
- La 4-an de novembro 2178 ĝi pasos al 0,0172800 AU (2,585 milionoj da km) de nia planedo.
- La 27-an de septembro 1995 ĝi pasis al 0,0749210 AU (11,208 milionoj da km) de Marso.
- La 26-an de septembro 2178 ĝi pasos al 0,0360900 AU (5,399 milionoj da km) de ĉi tiu planedo.
Ecoj
redaktiĜia spektra klaso "S" indikas "ŝtonan" asteroidon, konsistanta ĉefe el silikatoj de fero kaj de magnezio.
En oktobro 2003, tri lumaj kurboj estis ricevitaj per fotometrio, kiuj donis rotaciajn periodojn inter 13,892 kaj 13,894 horoj kun vario de magnitudo inter 0,06 and 0,08, kiu indikas korpon kun preskaŭ sfera formo.[2]
Duopa asteroido
redaktiRadaraj observoj far'de Jean-Luc Margot kaj aliaj en oktobro kaj novembro 2003 elde la observatorioj de Arecibo kaj Goldstone montris, ke Hermeso estas duopa asteroido kies komponantoj havas diametrojn de 0.6 ± 0.12 km kaj 0.54 ± 0.12 km.
La orbita duona grandakso de la sistemo estas 1.1 km kaj ĝia orbita periodo 0,5789 tago (13,894 horoj), ankaŭ la rotaciaj periodoj de ambaŭ korpoj estas 0,5789 tago : ili estas en ligita rotacio.
Movo de du korpoj kun iometa masa diferenco ĉirkaŭ komuna baricentro : | |
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Objekto ĉe la datumbazo de NEODyS-2 angle
- angle (69230) Hermes, paĝo de Wm. Robert Johnston
- angle Radara observoj de la longtempe perdita asteroido 1937 UB (Hermes), de Jean-Luc Margot el la paĝaro de la Universitato Cornell Arkivigite je 2018-08-21 per la retarkivo Wayback Machine
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (69001 – 70000) | Poste: |
---|---|---|
(69229) 5188 T-3 | 69230 Hermeso | 69231 Alettajacobs |