Ŝirvano
Ŝirvano[1] (persalingve شيروان) estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto Ŝirvano en la provinco Norda Ĥorasano de Irano. Laŭ la censo de 2016, ĝi havis 82 689 loĝantojn; dek jarojn antaŭe, do en 2006, estis 82 790, do simila nombro, sen ke ekestus signifa multiĝo.
Ŝirvano · شیروان | |||
---|---|---|---|
urbo de Irano vd | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | Norda Ĥorasano | ||
Telefonkodo | 0585 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 82 790 (2006) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 24′ N, 57° 56′ O (mapo)37.39666666666757.929444444444Koordinatoj: 37° 24′ N, 57° 56′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 104 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Shirvan, Iran [+] | |||
Etimologio
redaktiLa nomo de la urbo devenas de la malnovpersa vorto, Ŝīr (perse Şir, 'leono', vidu la tekston pri azia leono).[2] Povas esti ke la nomo ekestis pro la monto en la sudo de la urbo, kiu aspektas kiel granda leono en ripozo. La historio de Ŝirvano estas pli ol 7000 jarojn aĝa, ĉar arkeologoj trovis kelkajn tombojn en Gelian kaj Ĥanlog, vilaĝoj apud Ŝirvano, kiuj rilatas al la epoko de la Aĥemenida Imperio. La urbo estis fortikigita dum la epoko de la Safavida Imperio por defendi ĝin kontraŭ malamika trudeniro de la turkmenoj.
Referencoj
redakti- ↑ D-rino Ludmila Jiroušková: Poŝatlaso de la mondo 1971
- ↑ verkaĵo Mammals of the Soviet Union, angla traduko de "Млекопитающие Советского Союза", latinlitere Mlekopitajuŝĉije Sovetskogo Sajuza (Mlekopitajuščie Sovetskogo Soiuza), do "Mamuloj de Sovetunio". "Том II, часть 2. Плотоядные (гиены и кошки)", Volumo II, Parto 2. Karnomanĝuloj (hienoj kaj katoj)", Moskvo: eldonejo Viŝaja Ŝokla (Vyšaia Škola), ĉapitro "leono", paĝoj 82–95