Sergeo Novik-Pjajun
Sergeo NOVIK-PJAJUN (beloruse: Сяргей Новік-Пяюн; 1906–1994), plurlingva belorusa poeto, esperantisto ekde 1922, mortis je la 26-a de aŭgusto en Minsko.
Sergeo Novik-Pjajun | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Сяргей Новік-Пяюн | |||||
Naskiĝo | 14-an de aŭgusto 1906 en Liavonavičy | ||||
Morto | 26-an de aŭgusto 1994 (88-jaraĝa) en Minsko | ||||
Tombo | Liavonavičy (en) vd | ||||
Lingvoj | belorusa • pola • rusa • Esperanto vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio Belorusa Soveta Socialisma Respubliko Dua Pola Respubliko Belorusio vd | ||||
Alma mater | vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto esperantisto poeto hejmlanda esploristo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pro sia nacia kleriga laboro li estis malliberigita kaj de la polaj (1926–31) kaj de la sovetiaj (1944–58) aŭtoritatoj (10 jarojn en la severega koncentrejo Kolima). Li instruis Esperanton eĉ dum sia ekzilo, en Jakutio.
Literaturo
redakti- Sidorov, Anatolo. (2022) Esperantistoj de Sovetunio, kiuj batalis kontraŭ nazioj en la 2-a mondmilito (pdf), Redaktis kaj aranĝis Nikolao Gudskov, provlegis Svetlana Smetanina (esperante), Moskvo–Sankt-Peterburgo: Rusia Esperantista Unio, p. 49. “Sidorov, 2022”.