Nacia Parko Kilimanĝaro
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Kilimanĝaro kaj Regiono Kilimanĝaro. |
La Nacia Parko Kilimanĝaro (angle Kilimanjaro National Park, svahile Hifadhi ya Taifa ya Mlima Kilimanjaro) estas nacia parko de Tanzanio, situanta 300 kilometrojn sude de la ekvatora linio, en regiono Kilimanĝaro en Tanzanio. Ĝi situas proksime al urbo Moshi kaj inkluzivas la tutan monton Kilimanĝaro super la arbolinio kaj la ĉirkaŭa montpasejo super 1 820 metroj. Ĝi kovras areon de 1 688 km².
Nacia Parko Kilimanĝaro | ||
---|---|---|
national park of Tanzania [+] | ||
Koordinatoj | 3° 4′ 0″ S, 37° 22′ 0″ O (mapo)-3.066666666666737.366666666667Koordinatoj: 3° 4′ 0″ S, 37° 22′ 0″ O (mapo) [+] | |
Akvokolektejo | 755,75 km² (75 575 ha) [+] | |
Areo | 755,75 km² (75 575 ha) [+] | |
Estiĝo | 1973 | |
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | ||
Tipo de heredaĵo | Natura | |
Jaro | 1987 (11) | |
Numero | 403 | |
Kriterioj | (vii) | |
Nacia Parko Kilimanĝaro | ||
Vikimedia Komunejo: Kilimanjaro National Park [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La parko generis 51 milionojn da USD en enspezoj en 2013, la dua plej granda kvanto de iu ajn alia nacia parko en Tanzanio.
Ĝi estas enskribita en la Listo de mondaj heredaĵoj ekde 1987.[1]
Historio
redaktiKomence de la 20-a jarcento, Kilimanĝaro kaj apudaj arbaroj estis deklaritaj ĉasrezervejo fare de la germana kolonia registaro. En 1921, ĝi estis deklarita arbara rezervejo. En 1973, la monto super la arbolinio (ĉirkaŭ 2 700 metroj) estis aliklasita kiel nacia parko. La parko estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko en 1987. En 2005, la parko estis pligrandigita por inkludi la tutan montan arbaron, kiu estis parto de la arbara rezervejo de Kilimanĝaro.
Referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Kilimanjaro National Park (angle)
- Hifadhi ya Taifa Kilimanjaro Arkivigite je 2022-01-24 per la retarkivo Wayback Machine (svahile)
Fonto
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Parc Nacional del Kilimanjaro en la kataluna Vikipedio.