Granda Gubernio Loreno kaj Bar
La Granda Gubernio Loreno kaj Bar (france Grand-gouvernement de Lorraine-et-Barrois) estas administra teritorio kreita en 1766, okaze de la aneksado de la duklando Loreno kaj duklando Bar al la reĝlando Francio.
Granda Gubernio Loreno kaj Bar | |||||||||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Grand-gouvernement de Lorraine-et-Barrois | |||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||
La lasta provinco de Francio
redaktiTiu granda gubernio, kreita sekve de la morto de la reĝo kaj duko Stanislao la 1-a, administris la sekvantajn teritoriojn[1] :
- la duklando Loreno kaj duklando Bar,
- la provinco Tri-Episkoplandoj (franca provinco laŭfakte ekde 1552, oficialigita en 1648),
- la franca Luksemburgo (prefektlando de Thionville), prenita de la duklando Luksemburgo,
- la duklando de Carignan,
- la lando Sarre,
- la duklando de Bouillon.
Kreo de la lorenaj departementoj
redaktiEn 1790, tiu administra teritorio kiu respondis proksimume al la nuna regiono Loreno naskis kvar departementojn :
Integrado de posedaĵoj de germanaj princoj
redaktiEn 1793 estis integritaj en tiuj departementoj la lastaj nefrancaj enklavoj:
- la princlando de Salm (kun rezidejo Senones/Sens), integrita en la departemento Vosges,
- la graflando de Créhange, integrita en Moselle.
- la graflando de Sarrewerden (Nassau-Saarwerden) integrita ankaŭ en Moselle la 14-an de februaro 1793 sed fine estis transigita kelkajn monatojn poste al la departemento Bas-Rhin por konsistigi teritorion nomata "Ĝiba Alzaco".
- En 1795, la senjorlando de Lixing estis integrita en Moselle.