Domo Serralves
La Domo Serralves estas en la Parko Serralves, en la submunicipo (freguesia) Lordelo do Ouro, en la urbo kaj distrikto de Porto, Portugalio. Ĝi estas en la antikva bieno (quinta) de la grafo de Vizela, en la rura zono de Porto, kaj konsiderata unika montro de la arkitekturo "Art Déco" en la lando.
Domo Serralves | |||
---|---|---|---|
domego kultura heredo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | artdekora arkitekturo vd | ||
Arkitekto | José Marques da Silva • Charles Siclis vd | ||
Estiĝo | 1944 | ||
Lando | Portugalio vd | ||
Situo | Lordelo do Ouro e Massarelos | ||
Adreso | Rua de Serralves, 977 | ||
Situo | |||
Geografia situo | 41° 9′ 31″ N, 8° 39′ 28″ U (mapo)41.1585-8.6577Koordinatoj: 41° 9′ 31″ N, 8° 39′ 28″ U (mapo) [+] | ||
| |||
Parto de | Iconic Houses Network (en) vd | ||
Posedata de | Fundação de Serralves vd | ||
La konstruaĵo servas kiel sidejo de la Fondaĵo Serralves, kaj kiel etendo de la Muzeo de Nuntempa Arto, uzata por portempaj ekspozicioj. Ties fasado estas ĉe Rua de Serralves kaj la ĉefa enirejo estas en la Avenuo Marechal Gomes da Costa.
Historio
redaktiLa projekto estis de la franca arkitekto Charles Siclis, kaj plenumis ĝin la portugala arkitekto Marques da Silva. La projekto de la ĝardenoj, de Jacques Gréber, datas de 1932. La verkoj kaj de ĝardenoj kaj de la domo finkompletiĝis en 1940. Ĝis la 1980-aj jaroj la loko restis nealirebla al publiko ĝis en 1986 la ŝtato reprezentita de Teresa Patrício Gouveia, tiam Sekretariino de Ŝtato pri Kulturo, akiris la bienon el la heredantoj de Delfim Ferreira kaj ekde tiam oni permesis malfermon al la urbo. Tiam ĝi iĝis centro de grava kultura kaj arta kerno, kiu enhavis la domon, la ĝardenojn, la bienon kaj Muzeon de Nuntempa Arto.
La aĉeto oficialiĝis en 1987; kaj en 1989 oni kreis la Fondaĵon Serralves, kiu instalis la muzeon en la ĉefa domo. Ek 1990 la loko estis konsiderata zono de pejzaĝa, urba kaj arkitektura protektado en la Municipa Direktoplano de Porto. En 1996 la komplekso estis klasita kiel "loko de publika intereso".
Bildaro
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Sítio da Fundação de Serralves
- Casa de Serralves, Infopédia (rete), Porto: Porto Editora, 2003-2014 (konsult. 2014-03-12).
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Casa de Serralves en la portugala Vikipedio.