Bagnères-de-Bigorre
komunumo en la departemento Altaj Pireneoj de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bagnères-de-Bigorre (stacidomo). |
Bagnères-de-Bigorre aŭskultu (okcitane Banhèras de Bigòrra) estas loĝloko kaj franca komunumo, situanta en la regiono Sudo-Pireneoj, departemento Hautes-Pyrénées. Ĝi estas la subprefektujo de la samnoma distrikto kaj la ĉefloko de la samnoma kantono.
Bagnères-de-Bigorre | |||||
okcitane: Banhèras de Bigòrra | |||||
komunumo | |||||
Preĝejo Saint Vincent
| |||||
|
|||||
komunumo en Francio | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Oficiala nomo: Bagnères-de-Bigorre | |||||
Regno | Francio | ||||
Regiono | Sudo-Pireneoj | ||||
Departemento | Hautes-Pyrénées | ||||
Arondismento | Bagnères-de-Bigorre (ties ĉefurbo) | ||||
Kantono | Bagnères-de-Bigorre (ties ĉefurbo) | ||||
komunumaro | Haute-Bigorre | ||||
Situo | Bagnères-de-Bigorre | ||||
- koordinatoj | 43° 3′ 54″ N 0° 9′ 2″ O / 43.06500 °N, 0.15056 °O (mapo) | ||||
Plej alta punkto | |||||
- alteco | 2 872 m s. m. | ||||
Plej malalta punkto | |||||
- alteco | 440 m s. m. | ||||
Areo | 125,86 km² (12 586 ha) | ||||
Loĝantaro | 7 000 (2021) | ||||
Denseco | 55,62 loĝ./km² | ||||
Urbestro | Jean-Bernard Sempastous | ||||
Poŝtkodo | 65200, 65710 | ||||
INSEE | 65059 | ||||
Geografia lokigo sur la mapo : Hautes-Pyrénées Geografia lokigo sur la mapo : Francio | |||||
Vikimedia Komunejo: Bagnères-de-Bigorre | |||||
Retpaĝo: www | |||||
La loko estis tre grava dum la 14‑a, 15‑a kaj 16‑a jarcentoj pro la multnombraj akvokuracaj banejoj, el kiuj kelkaj restas malfermataj. La urbeto havas ĉirkaŭ 8 000 loĝantojn kaj la areo estas 125,86 km². La urbocentro konservas interesan malnovan urboparton kun malnova katedralo kaj turo de falinta kirko nun nomata horloĝturo.