Amalie von Donop
Johanna Amalie von DONOP (fraŭline: Weber; naskiĝinta la 2-an de oktobro 1818 en Vajmaro, mortinta la 16-an de septembro 1882 samloke[1] estis germana verkistino.
Amalie von Donop | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de oktobro 1818 |
Morto | 16-an de septembro 1882 (63-jaraĝa) |
Post edzigo de Hermann von Donop, ĉefleŭtenanto kaj saksia-vajmara ĉambelano[2], ŝi rajtas nomiĝi kun nobela titolo. Vivis ŝi Vajmare; verkaro ŝia restas triviala. Verkis ŝi sub la pseŭdonimo Amalie von Clausberg, uzante nomon el la edza familio.[3][4] Ŝia filino estis Marie von Nostitz (1840–1919).
Verkoj
redakti- Schloß Bucha, Brockhaus, Leipzig 1853 (romano)
- Chrysalion. Ein Märchen aus Thüringen, Kühn, Weimar 1854
- Nach Jahren, Kühn, Weimar 1855 (romano duvoluma
- Ein dunkler Faden, Kollmann, Leipzig 1857 (rakonto)
- Kampf bringt Frieden, Kollmann, Leipzig 1858 (romano duvoluma)
- Still und bewegt. Ein Lebensbild, Manke, Jena 1866
Eksteraj ligiloj
redakti- turingia verkista listaro de Thüringer Literaturrat
Notoj
redakti- ↑ Pataky, Sophie: Lexikon deutscher Frauen der Feder, volumo 1. Berlin, 1898., p. 164 (interrete)
- ↑ Hermann von Donop originis el la familia branĉo von Klausberg. Gothaisches Genealogisches Taschenbuch der uradeligen Häuser, Gotha 1908, p. 185
- ↑ Ein dunkler Faden, Erzählung, Kollmann, Leipzig 1857, titola paĝo
- ↑ Pataky, Sophie: Lexikon deutscher Frauen der Feder, volumo 1. Berlin 1898, p. 131 (interrete)